Malfermi la ĉefan menuon

Dominik TATARKA (naskiĝis la 14-an de marto 1913 en Drienové – mortis la 10-an de majo 1989 en Bratislava) estis slovaka prozisto, eseisto kaj tradukisto, la plej konata reprezentanto de kontraŭkomunisma rezisto en Slovakio.

Dominik Tatarka
Persona informo
Naskiĝo 14-an de marto 1913 (1913-03-14)
en Plevník-Drienové
Morto 10-an de majo 1989 (1989-05-10) (76-jara)
en Bratislavo
Lingvoj slovaka lingvo
Ŝtataneco Slovakio
Profesio
Profesio verkisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Li studis mezlernejon en Nitra kaj Trenčín, poste li daŭrigis en Universitato de Karolo en Prago kaj en Sorbono en Parizo.

Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel mezlerneja instruisto en Žilina kaj Martin kaj aktive partoprenis Slovakan nacian ribelon. Post 1945 li laboris kiel redaktisto.

En 1969 li redonis legitimilon de Komunista partio de Ĉeĥoslovakio, ĉar ĝi ne defendis suverenecon de la lando, tial li estis eksigita el ĉiuj organizoj kaj ekde 1970 li devis manlabori kaj li fariĝis malpermesita aŭtoro, estanta sub daŭra kontrolo de Sekreta ŝtata polico, despli post kiam li en 1977 kiel la unua slovako subskribis Ĉarton 77.

Malgraŭ oficiala malpermeso liaj verkoj estis en 70-aj kaj 80-kaj jaroj sekrete kopiataj kaj distribuataj en tuta Ĉeĥoslovakio. Krome ili estis eldonataj eksterlande, precipe en la eldonejo de Josef Škvorecký Sixty Eight Publishers en Toronto (Kanado) kaj en la eldonejo Index en Kolonjo (Germanio).

Postmorte por liaj meritoj estis al li en 1990 atribuita "Nacia premio de Slovaka respubliko" kaj "Ordeno de Tomáš Garrique Masaryk".

VerkaroRedakti

En siaj unuaj noveloj li priskribis homajn kaj sociajn situaciojn tra prismo de filozofia ekzistencialismo kaj superrealisma imagopovo: "V úzkosti hladania" (En angoro de l' serĉado, 1942), "Panna zázračnica" (Virgulino miraklofarantino, 1945).

En la libro de eseoj "Démon súhlasu" (Demono de konsento, 1963, 1991) li skribis pri postsekvoj de totalisma reĝimo je homo kaj lia kulturo. Li ankaŭ skribis scenariojn, vojaĝriportojn "Človek na cestách"( Homo survoje, eld. 1957, riportoj el Francio, Anglio, Svislando kaj Mongolio) kaj tradukis el franca literaturo.

La plej aprezita estis lia libera trilogio "Písačky" , pritraktanta situon de unuopulo kaptita de totalisma politika povo. Ĝi aperis unue en samizdata edicio "Petlice" en 1979 kaj sekve en eldonejoj eksterlande: Unua volumo "Listy do věčnosti" (Leteroj al eterneco, 1988 en Toronto), dua volumo "Sám proti noci" (Sola kontraŭ la nokto, 1984 en Munkeno en ĉeĥlingva traduko; germanlingve "Allein gegen die Nacht" en 1995) kaj tria volumo "Písačky.Natália" (1984 en Kolonjo). Por tiu ĉi libro li estiĝis la unua gajninto de la premio de Jaroslav Seifert, kiun fondis en la jaro 1986 Nadacio de Ĉarto 77 por plej bonaj verkoj de ĉeĥa kaj slovaka literaturo, kiuj ne rajtis estis hejmlande publikigitaj.

Interesa atesto pri lia vivo, opinioj kaj ĝenerala etoso de lia tempo estas la libro "Navrávačky"( aperis en 1987 en edicio "Petlice" kaj en 1988 en eldonejo Index en Kolonjo), kiu estas bazita sur liaj interparoloj kun lia ĉeĥa amikino Eva Štolbová.

LiteraturoRedakti

Dominik Tatarka a ti druzí : informace o umlčované a zamlčované slovenské literatuře . Brno : Státní vědecká knihovna, 1991. 173 s.

Eksteraj ligilojRedakti