Portalo:Slovakio/Personeco de monato


Enhavo redakti

Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

Januaro redakti

 

Generalo PhDr. Milan Rastislav Štefánik (naskiĝis la 21-an de julio 1880 en Košariská - mortis la 4-an de majo 1919 en Ivanka pri Dunaji) estis slovaka astronomo, politikisto kaj generalo de franca armeo.

En la jaroj 1913 - 1918 li organizis ĉeĥoslovakajn legiojn en Serbio, Rumanio, Rusio, Italio kaj en 1918 kontraŭsovetan intervenon en Siberio. Li estis ano de Nacia konsilantaro en Parizo kaj la unua ĉeĥoslovaka ministro de nacia defendo. Li estas komune kun Tomáš Garrigue Masaryk kaj Edvard Beneš konsiderata kiel fondinto de Ĉeĥoslovakio. Li pereis dum aviadila katastrofo revenante en la patrujon.



Februaro redakti

 

Pavol Országh Hviezdoslav (propranome Pavol Országh, pseŭdonomoj Hviezdoslav, Jozef Zbranský, Syn ľudu - Filo de popolo k.a.) naskiĝinta la 2-an de februaro 1849 en Vyšný Kubín kaj mortinta la 8-an de novembro 1921 en Dolný Kubín) estis slovaka poeto, verkisto, dramisto kaj tradukisto, unu el gvidantaj personecoj de la slovaka literaturo kaj la slovaka kulturo entute.

Li naskiĝis en Orava kiel la tria infano de malriĉa kamparano. Bazan klerecon li akiris en sia naskoloko, en Jasenová kaj en Leštiny.



Marto redakti

 

Ľudovít Štúr (en sia tempo Ludevít Velislav Štúr; pseŭdonomoj: B. Dunajský, Bedlivý Ludorob, Boleslav Záhorský, Brat Sloven, Ein Slave, Ein ungarischer Slave, Karl Wildburn, pravolub Rokošan, Slovák, Starí, Velislav, Zpěvomil (29-a de oktobro 181512-a de januaro 1856) estis slovaka verkisto kaj la gvida personeco de la nacie konscia literatura generacio, per kiu la nacia revivigo eniras sian kulminan fazon, karakterizan per la formiĝo de la slovaka nacio kaj per romantismo en la literaturo. Štúr metis la fundamenton al la slovaka literatura lingvo, al la novepoka literaturo, li formulis la revolucian nacian-demokratan programon kaj estis frunte de la revolucia alpaŝo por la politikaj kaj socialaj rajtoj de Slovakoj (1848-9).



Aprilo redakti

 

Matúš Móric Michal František Serafín August Beňovský (naskiĝis 20-an de septembro 1746 en Vrbové kiel Móritz Benyovszky, mortis la 23-an de majo 1786 en Maroantsetra, Madagaskaro) estis slovaka[1][2] aventurulo, vojaĝisto, malkovrinto, kolonigiisto, verkisto, reĝo de Madagaskaro, kolonelo de franca armeo, komandanto de pola armeo kaj aŭstra soldato. Li estis la unua eŭropano, kiu navigaciis en norda Pacifiko (longe antaŭ James Cook kaj Jean-François de La Pérouse). Aŭtoro de memoara verko Pamäti a cesty (Memoroj kaj vojaĝoj).

Referencoj redakti

  1. En matriko de gimnazio de Svätý Jur li estas enskribita kiel "nobelo slovaka el Vrbové en Nitra departemento". Asertoj, ke tio estis hungaro aŭ polo, estas malĝustaj. Fonto: Beňová, Jana: Al Móric Beňovský anoncas sin tri nacioj. SME, 24.8.2006 p. 33.
  2. En verko Hungaria in parabolis: sive, Commentarii in adagia et dicteria hungarorum (1804) de Antal Szirmay estas pasaĝo pri slovakoj (Paragrafo 112 p. 72). Inter nobelaj familioj, kiuj parolas slovake, la aŭtoro klare indikas ankaŭ familion Benyovszky – Beňovský.




Majo redakti

 

Pavel Jozef Šafárik (Safáry / Schaffáry / Schafary / Saf(f)arik / Šafarík / Szafarzik, ĉeĥe Pavel Josef Šafařík, en la moderna slovaka lingvo Pavol Jozef Šafárik, germane Paul Joseph Schaffarik, latine Paulus Josephus Schaffarik, hungare Pál József Saf(f)arik) (naskiĝis la 13-an de majo 1795, Kobeliarovo – mortis la 26-an de junio 1861, Prago) estis slovaka poeto, historiisto, etnografo, slavisto kaj universitata profesoro. Li fondis sciencistan slavistikon. Li verkis siajn verkojn plejparte germane aŭ ĉeĥe.



Junio redakti

Portalo:Slovakio/Personeco de monato/06

Julio redakti

Portalo:Slovakio/Personeco de monato/07

Aŭgusto redakti

 

Matiaso BEL, (latine Matthias Belius germane Matthias Bel hungare Mátyás Bél) naskiĝinta en Očová la 24-an de marto 1684 kaj mortinta en Bratislavo la 29-an de aŭgusto 1749 estis slovaka geografiisto, polihistoro, sciencisto, lingvisto, pedagogo, unu el la plej signifaj eŭropaj sciencistoj de la 18-a jarcento, fondinto de moderna patrujscienco en Hungara reĝlando kaj modelo de franca enciklopediisto Diderot.




Septembro redakti

Portalo:Slovakio/Personeco de monato/09

Oktobro redakti

Portalo:Slovakio/Personeco de monato/10

Novembro redakti

Portalo:Slovakio/Personeco de monato/11

Decembro redakti

 

Janko Kráľ (* 24-a de aprilo 1822, Liptovský Mikuláš – † 23-a de majo 1876, Zlaté Moravce) estis slovaka nacia renaskiganto kaj unu el la plej signifaj kaj la plej radikalaj poetoj de ŝturisma generacio.

Li devenis el familio de buĉisto kaj gastejestro. Klerecon li akiris en Liptovský Mikuláš, en la jaroj 1835 - 1837 en gimnazio en Gemer, en la jaroj 1837 - 1841 en liceo en Levoča, en la jaroj 1841 - 1842 li studis en liceo en Kežmarok kaj ekde la jaro 1842 li studis en liceo en Bratislavo, kie lio aktive laboris en agadoj de Instituto de lingvo kaj literaturo ĉeĥoslovaka. En la jaro 1844 pro protesto kontraŭ revoko de Ľudovít Štúr li foriris el Bratislavo kaj li ne plu daŭrigis en la studado. Li komencis labori kiel praktikanto en advokata kancelario en Peŝto, pli poste li multe vojaĝis kaj tra Slovakio, kaj tra Malsupra lando. En la jaro 1848 li iniciatis la slovakan popolon, por ke li ekribelu, pro kio li estis malliberigita en Šahy kaj Peŝto ĝis januaro de la sekvanta jaro. Post tralaso li denove organizis propravolontuajn taĉmentojn kaj li estas denove malliberigata, post tralaso li foriris ĝis ĉeĥa urbo Hulín kaj al amiko kaj en septembro de la jaro 1849 li fariĝis kapitano de volontula korpuso.