Ivanka pri Dunaji
Ivanka pri Dunaji (hungare Pozsonyivánka [poĵonjivAnka]) estas vilaĝo en Slovakio. Ekde 1932 najbara vilaĝeto apartenas al la municipo de Ivanka pri Dunaji.
Ivanka pri Dunaji | |
hungare: Pozsonyivánka, germane: Iwanka an der Donau | |
municipo | |
Kastelo kaj preĝejo en Ivanka
| |
|
|
Oficiala nomo: Ivanka pri Dunaji | |
Kromnomo: Ivanka | |
Lando | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Bratislavo |
Distrikto | Distrikto Senec |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Riveroj | 5
|
Situo | Ivanka pri Dunaji |
- alteco | 130 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 11′ 00″ N 17° 15′ 00″ O / 48.18333 °N, 17.25000 °O (mapo) |
Areo | 14,26 km² (1 426 ha) |
Loĝantaro | 5 997 (31.12.2009) |
Denseco | 420,55 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1209 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 900 28 |
Telefona antaŭkodo | +421-2 |
Aŭtokodoj | SC |
NUTS | 507938 |
Situo enkadre de Regiono Bratislavo
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.ivankapridunaji.sk | |
![]() |
SituoRedakti
Ivanka pri Dunaji situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj apud ĉefvojo kaj fervojo Senec-Bratislavo. La lasta urbo troviĝas je 8 km.
HistorioRedakti
La loko estis loĝata jam dum la paleolitiko kaj bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1209 laŭ tiama hungara ortografio "Iwand". En 1856 incendio okazis. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Pozsonyivánka 878 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Bratislavo, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Ivanka pri Dunaji 4989 homoj, (4753 slovakoj, 51 ĉeĥoj, 41 hungaroj).
Tumulo omaĝe al generalo M. R. Štefánik de Dušan JurkovičRedakti
En katastro de la municipo apud flughaveno troviĝas loko, kie kraŝis aviadilo de Štefánik direktanta el itala Tersto al Slovakio. Surloke tragike pereis ĉiuj anoj de homekipo. En la jaro 1923 ili konstruis sur tiu ĉi loko unikan tumulon en formo de piramido laŭ projekto de fama arkitekto Dušan Jurkovič. La tumulo estas ĉirkaŭita de terremparo. Sur perimetro de la tuta areo estas plantitaj tilioj. La monumento estis rekonstruita en la jaroj 1988 kaj 1992. Apud la tumulo estas ŝtontabulo kun tiu ĉi surskribo: Sur tiu ĉi loko pereis la 4-an de majo 1919 la ĉeĥoslovaka ministro kaj generalo D-ro Milan R. Štefánik kaj lia akompanantaro reĝa itala ĉefleŭtenanto I. Mancinelli-Scotti, serĝ. H. Merlino kaj pafisto G. Agginuti. Por eterna memoro.
VidindaĵojRedakti
- romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Baptisto de 1772
- kapelo omaĝe al Sankta Rosalia de 1832 memore al la pasintjara ĥolero
- kastelo de Grassalkovich [graŝalkoviĉ] el la 17-a jarcento, post 2 jarcentoj novgotikiĝis
- skulptaĵo pri Johano Nepomuko de 1777
- sonorilostablo el la 18-a jarcento