Döme Skuteczky
Döme Skuteczky [ŝkutecki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Skuteczky Döme, slovake Dominik Skutecký estis hungarlandana, poste ĉeĥoslovaka (komprenu: slovaka) pentristo. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Skuteczky Dávid, liaj familiaj nomvariantoj estis Skutezky, Skutetzky.
Döme Skuteczky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de februaro 1849 en Gajár (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 13-an de marto 1921 en Banská Bystrica (Ĉeĥoslovakio) |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Familio | |
Infanoj | Karola Skutecká (en) , Alexander Skutecký (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Döme Skuteczky [1] naskiĝis la 14-an de februaro 1849 (laŭ alia informo la 9-an de februaro 1850) en Gajár (Hungara reĝlando, nuntempa Gajary en Slovakio), li mortis la 13-an de marto 1921 en Banská Bystrica (Ĉeĥoslovakio).
Biografio
redaktiDöme Skuteczky studis en la lernojaro 1866 en Akademio de Belartoj de Vieno, en la sekvaj du jaroj en simila lernejo de Venecio. Post siaj studoj li studvojaĝis al Florenco kaj Munkeno. Inter 1873 kaj 1876 li estis portretisto en Vieno, poste li denove estis en Venecio, fine ĝismorte en Besztercebánya. En 1885 li ricevis bronzan, en 1896 kaj 1905 orajn medalojn. Li pentradis plej ofte portretojn kaj ĝenrojn. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Vieno (1875, 1888)
- Arthalo Budapeŝto ekde 1877, memorekspozicio en 1923
Elektitaj portretoj
redakti-
Memportreto
-
Virino
-
Grafino
-
Virino
-
Viro
Elektitaj ĝenroj
redaktiMemorigiloj
redakti- slovaka memortabulo en Banská Bystrica
Fontoj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-13. Alirita 2018-08-13.