Ádám Lovich, laŭ hungarlingve kutima nomordo Lovich Ádám estis hungaria slovaka luterana pastro, instruisto, superintendanto.

Ádám Lovich
Persona informo
Naskiĝo la  21-an de decembro 1760(nun 1760-12-21)
en Hungario Szilnic (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 8-an de septembro 1831
en Hungario Besztercebánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Okupo
Okupo poeto
vdr

Ádám Lovich[1] naskiĝis la 21-an de decembro 1760 en Szilnic (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Liptovská Sielnica en Slovakio), li mortis la 8-an de decembro 1831 en Besztercebánya (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Banská Bystrica en Slovakio).

Biografio redakti

Ádám Lovich frekventis la necesajn lernejojn en pluraj urboj de Supra Hungarujo, poste li studis en Wittenberg kaj Lepsiko en 1784. Hejmenveninta li estis edukisto tri jarojn en Tállya, inter 1788-1790 li instruis en katolika gimnazio en Besztercebánya, poste li estis forigita. Tamen post jara paŭzo li estis elektita gimnaziestro, en 1795 luterana pastro de la urbo, en 1807 eklezia dekano, en 1815 superintendanto de la ministaj urboj. Pli frue en 1812 li partoprenis en fondo de slovaka scienca societo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Ratio institutionum scholae Neosoliensis... (funebra parolado, 1792)
  • Pohřebni reč prižalostnem d. kripty... (1804)
  • Letzte Predigt in dem baufälligen Bethause der evang. Gemeinde zu Neusohl... (1807)
  • Ecclesiarum evangelicarum a. c. districtus montani senioribus, consenioribus... (1815)
  • Ferialia piae memoriae dni Petri Balogh de Ócsa... (1818)

Fontoj redakti

Referencoj redakti