Thomas Pichler

aŭstra ermito

Thomas PICHLER (naskiĝis la 7-an de decembro 1629 en Lend-Embach, mortis la 17-an de januaro 1699 en Saalfelden) estis salcburga ermito en la Ermitejo ĉe Palfen. Li estis la unua ermito de Saalfelden. Lia nuna posteulo nomiĝas Raimund von der Thannen (ekde 2004).

La ermitejo enroka, proksime de Kastelo Lichtenberg
Kapeleto de Sankta Georgo

Vivo redakti

Junajn jarojn redakti

Pichler naskiĝis kiel filo de la geedza paro Martin kaj Elisabeth. La patro estis bienposedanto kaj banejisto. La akuŝistino Maria Pansin faris pro vivdanĝero la bapton, baptopatro estis Rupert Kerschbaumer. Vikario Bartholomäus Hörmann, kiu agadis kiel animzorganto en la najbaraj komunumoj Embach kaj Eschenau de 1624-40, estis instruinta pri la baptosakramento laŭ la reguloj kateĥismaj. Ĉu la juna knabo Pichler estis instruita fare de Hörmann, ne klaras. Kiam Pichler adoleskantis la pilgrimado al la surloka Kapelo Sankta Mario en fremdejo (Maria Elend) floris.

Ermitejkonstruo en Saalfelden redakti

En februaro 1664 Pichler petis skribe de la salcburga konsistorio la permeson starigi kapelon en honoro de Sankta Georgo supre de Kastelo Lichtenberg en la nordo de Saalfelden, ĉe rokoj nomitaj Palfen. Jam dum la 16-a jarcento kamparanoj estis honorintaj la sanktulon de la ĉevaloj per statuo aŭ bildo en loka roka kaverno. La aspekto de la adorhelpaj artaĵoj bedaŭrinde ne estas konata. La ŝato de la menciita sanktulo ankoraŭ pligrandiĝis dum la tempo de la Tridekjara Milito multloke. Pichler apartenis al la Tria ordeno de la Franciskanoj. Papo Nikolao la 4-a, estante mem franciskano, promulgis propran regularon por la anoj de la tria ordeno.

La salcburgaj aŭtoritatoj reskribis al la dekano Franz Loher (1653-76) kaj la distriktestro Gottlieb von Rehlingen zu Goldenstein (1646-74) ke nenio kontraŭus la intencon de Pichler. Pri la personaj kialoj de li ekermitiĝi la fontoj malfeliĉe silentas. Baldaŭ poste Pichler komencis la konstrulaborojn helpate per liverado de konstrumaterialo fare de publikaj instancoj. La instalo de ermitejo allogis multajn fidelulojn, ankaŭ de ekster Saalfelden, tiel ke en 1675 necesis konstrui propran kapeleton kelkajn dekojn da metroj for okcidente de la ermitejo kaj iomete pli supre. La ŝtataj instancoj en Saalfelden jam frue favoris la novan animzorgoferton kaj postulis letere de la salcburga ĉefepiskopo Max Gandolf von Kuenburg la permeson fari la sanktan meson en la kapeleto. Malgraŭ kelkaj ĉagrenoj prononcitaj far dekano Wolfgang Grezinger (1676-81) la salcburga konsistorio aprobis ĉion en la 4.7.1677. Laŭ la priskriboj necesus havi relikvo-ŝtonon por meti suren la kalikon kaj la patenon. Altaro tiutempe jam estis en la kapeleto, altarŝtono ankoraŭ mankis. Ĉiuj meskantadoj devis antaŭe esti anoncitaj al la dekano de Saalfelden. Nur kun ties permeso mesfarado estus permesita.

Sinmortiga provo redakti

Dekano Wolfgang Passauer (1697-1712) skribis detale pri la lastaj tagoj de Pichler en letero adresita al la konsistorio de Salcburgo jene: Frato Thomas estis tre ekscitata kiam li legis librojn de la kapuceno Martin von Cochem, predikisto, kontrolvizitanto kaj verkisto el la Rejnlando. Liaj drastaj priskriboj de la transtombejo ne malofte ŝokis la legantaron. Dekano Passauer gastigis tiujn tagojn denove la melankolian ermiton en la paroĥestra domo sed ne sukcesis helpi lin. Tuj post la meso Pichler ĵetis sin de fenestro surstraten. Li ne mortis subite sed povis ankoraŭ ricevi la unkton havante la konscion. Li entombigitis en la kripto de la Kirko Sanktaj Johano la Baptisto kaj Johano la Evangeliisto. Pichler intencis fari vojaĝon pilgriman Romon en 1700 por kio li jam estis ricevinta monon (i.a. de la ĉefepiskopo Johann Ernst von Thun mem). Laŭ la lasta volo de Pichler la monoj elspezotu por sanktaj mesoj, malriĉuloj kaj la kostoj de la enterigo. En la 27.2. dekano Passauer kaj Andreas Moser, administranto de Lichtenberg (ekde 1675), registris ĉiujn de Pichler postlasitajn aĵojn kaj taksis ilian valoron.

Karaktero redakti

Pichler estis absorbita de pieco. Tion montras liaj libroj kiuj detale troviĝas en la listo de la postlasitaĵoj. La plejmulto de ili estis de edifa enhavo. Por ermitoj de la baroka tempo nepras almenaŭ la medita legado de la priskriboj de la Pasiono, de la verko Imitado de Kristo de Tomaso el Kempis kaj de la evangelioj. Pichler posedis multe pli grandan bibliotekon, eĉ plurajn eldonojn de la kompleta Biblio. Pichler sendube superis aliajn samtempulojn per altaj kleriĝavideco kaj sincera pieco. Li certe ne estis simpla, "averaĝa" ermito.

Fonto redakti

  • Schwaiger, Arthur: "Der erste Saalfelner Einsiedler Thomas Pichler (1664-1699)", en: Pfarrbrief Saalfelden, oktobro 2014, p. 12-13

Literaturo redakti

  • Wienerroiter, Franz: Die Einsiedelei in Saalfelden. Auf den Spuren der Eremiten. Auszüge aus den Unterlagen zur Chronik der Einsiedlei auf dem Palfen oberhalb des Pflegschlosses Lichtenberg in Saalfelden, Saalfelden 1991

Eksteraj ligiloj redakti