Kastelo Lichtenberg (Saalfelden)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kastelo Lichtenberg

Kastelo Lichtenberg (germane Schloß Lichtenberg) estas burgo en Saalfelden, Aŭstrio.

Kastelo Lichtenberg
Kastelo
kastelo [+]

Supermara alteco914 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 26′ 28″ N, 12° 51′ 39″ O (mapo)47.441212.8607Koordinatoj: 47° 26′ 28″ N, 12° 51′ 39″ O (mapo)

Kastelo Lichtenberg (Aŭstrio)
Kastelo Lichtenberg (Aŭstrio)
DEC
Kastelo Lichtenberg
Kastelo Lichtenberg

Map
Kastelo Lichtenberg
Vikimedia Komunejo:  Schloss Lichtenberg (Saalfelden) [+]
vdr
Kastelo Lichtenberg

Historio redakti

La certa dato de la estiĝo de la burgo ne estas konata, la unua endokumenta mencio ĉiuokaze estas de 1281. Sed la burgo mem, kiu sur roko elstara troviĝas je 60 metrojn super Saalfelden, jam pli malnova estas. Ĉar oni scias ke la salcburga ĉefepiskopo Frederiko la 2-a de Walchen sukcesis - post kverelo kun la dinastio de la Kalhamer-oj, transdoni la burgon al siaj fratoj Alberto kaj Oto de Walchen.

Jam ses jarojn poste la ĉefepiskopo Rudolfo de Hoheneck repostulis la burgon kiel arkiespiskopan feŭdaĵon. Post 1290, dato de la retirigo de la okupadtrupoj disde Lichtenberg fare de Gebhard von Felben, la burgo ricevis ĉefepiskopan administranton.

El tiu ĉi tempo kaj pli malfrue en diversaj dokumentoj estas raportite pri malkonsentetoj inter la episkopo de Chiemsee Konrad kaj la salcburga ĉefepiskopo koncerne la rajtojn posedajn je Lichternberg. El tio historiistoj konkludas ke la kastelo jam antaŭ 1228, aŭ almenaŭ sub la regado de la Grafo de Plain (do antaŭ la jaro 1249), estis ekzistanta.

Disde Lichtenberg faritis ankaŭ la administrado de la malsupera tribunalo (Pfleggericht) de Saalfelden-Lichtenberg. Tiaj administristoj tiutempe apartenis al la nobelaro de Salcburgio, ekzemple al la dinastio de Thurn, Hunt aŭ Ramseiden.

Okaze de la kamparana ribelo la burgo detruitis en 1526 kaj rekonstruitis fare de la urbo. Tiam ĝi ricevis la grandan rondan turon en al sudokcidento kaj kvazaŭ tute nove reestiĝis ĝis 1580.

Dum la sekvintaj jarcentoj estis kadukiĝo. En 1699 la salcburga ĉefepiskopo volis rezigni pri la respondeco transdononte ĝin al la pri la militado interesiĝanta landskneĥtanaro. Ĝi kontraŭe protestis (ne antaŭ 1747).

Je la komenco de la 18-a jc la administrantoj tribunalaj translokigis la sidejon envalen kaj la burgo estis simpla loĝejo. Ne antaŭ 1791 oni ordonis tuj startigi la restaŭradlaborojn. Detale: malfacile estis trovi laboristojn kiuj pretis tegmentadi pro la deklivecego. Sed oni ne multe restaŭris kaj sekve la kastelo aŭkcie venditis en la 13.10.1878; ĝin akiris Adolf Ritter Weiß von Teßbach. Tiel la burgo savitis. Sub la Teßbach-oj la burgo ricevis sian nunan aspekton. La familio tenis la burgon ĝis hodiaŭ. Vizitoj ne eblas.

Dum la nazia tempo deponitis enkastele diversaj ŝtelitaj artaĵoj el la tuta Eŭropo.

Eksteraj ligiloj redakti