Juan de la Cierva
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Juan de la Cierva (metroo de Madrido). |
Juan de la Cierva y Codorniu (21-an de septembro 1895 en Murcia; 19-an de decembro 1936 en proksimo de Londono, sur aerodomo Croydon, en aera akcidento) estis hispana inĝeniero kaj avia pioniro, inventisto de la aŭtogiro, antaŭulo de la helikoptero.
Juan de la Cierva | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Juan de la Cierva y Codorníu |
Naskiĝo | 21-an de septembro 1895 en Murcio |
Morto | 9-an de decembro 1936 (41-jara) en Londono |
Mortokialo | aviadila akcidento |
Tombo | Almudena Cemetery |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Colegio Nuestra Señora del Pilar |
Familio | |
Patro | Juan de la Cierva y Peñafiel |
Frat(in)o | Ricardo de la Cierva y Codorníu |
Parencoj | Isidoro de la Cierva y Peñafiel Piedad de la Cierva |
Okupo | |
Okupo | inventisto • inĝeniero • politikisto |
BiografioRedakti
Juan de la Cierva estis filo de militministro de la Dua Hispana Respubliko, Don Juan de La Cierva y Peñafiel. Li edziĝis en 1918 kun María Luisa Gómez Acebo kaj iĝis patro de 6 gefiloj.
Cierva komence studis ĝeneralan inĝenieradon, sed jam junaĝe ekinteresiĝis pri la aviado. Li planis kaj konstruis glisaviojn kaj aviadilojn inter 1910 kaj 1919. Post kiam lia trimotora avio kraŝis en 1919, li evoluigis pli fideblan avion, la aŭtogiron kaj patentigis ĝin en 1920. Li flugis per ĝi unuafoje en 1923, en la hispana Getafe, sude de Madrido, poste ekde 1925 pludaŭrigis la laboron en Anglio.