Johannes HARTL (naskiĝinta la 17-an de januaro 1979 en Metten) estas germana filozofo, romkatolika teologo, verkisto, moderigisto, komponisto kaj fondinto de la edifa domo Gebetshaus en Augsburg.[1]

Johannes Hartl
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1979 (1979-01-17) (45-jaraĝa)
en Metten
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo verkisto de nefikcio • teologo • filozofo
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de humanisma gimnazio en Metten Hartl studis germanistikon kaj filozofion kaj doktoriĝis pri teologio en Munkeno defendinte la interdiscipllinan disertacion Metaphorische Theologie. Grammatik, Pragmatik und Wahrheitsgehalt religiöser Sprache. Vojaĝoj tutmondaj kaj restadoj en klostroj (oftege sur la sankta monto Athos[2]) kaj la ekumenisma kuno en la spirita kunvenejo en Augsburg gravegas por la enhavo de liaj libroj kaj prelegoj.[3] La ajhoj de Hartl tipas por moderna metodo unuigi kredon kaj spiritualismon kun intelektismo.[4]

Hartl aktivas internacie kiel konferenparoladfaranto ekde 2009, ankaŭ okaze de multaj grandokazigoj ekz. ĉe kongresoj en 2016 kaj 2020[5] de la eklezio Willow Creek Community Church kun ne tute 10 miloj da partoprenantoj. 10.000 Teilnehmern. Tradukitaj estas liaj libroj en plurajn lingvojn (ekz. anglen, francen, nederlandan, polan, hungaran). Danke al Jutubo liaj prelegoj ĝuas multnombran publikon.[6] Kiel docento li ano estas de la instituto pri spiritualisma teologio kaj religiscienco ĉe la altlernejo de Monaĥejo Heiligenkreuz.[7]

Fokusoj temaj redakti

En sia disertaĵo Hartl priesploris, elirante de la rezultoj de kogna lingviko kaj analiza filozofio (antaŭ cio de Ludwig Wittgenstein), la kapablon de homa lingvo strukturigi perfekte la kompletan perspektivon je subjekto kaj mondo.[8] Sub la fraptermino filozofio por sukcesa vivo Hartl pritraktas en prelegoj la metaforan potencon de religia lingvo ĉiukampe. Centras role spiritualismo kaj preĝado.[9] Sub la slogano de ekologio de la koro li entreprenas kombini belecon (estetikon), empation (psikologion) kaj la veron el la perspektivo de kristana filozofio.[10] Multe da impulsoj li ĉerpis de la filozofoj Ferdinand Ulrich, Hans Urs von Balthasar, C. S. Lewis kaj Martin Buber. Hartl ŝatas kunigi ideojn filozofiajn, psikologiajn kaj literatursciencajn kun la eldiroj de la Biblio kaj la doktrinoj de kristanismo.

Eden Culture redakti

En 2021 Hartl prezentis la verkon Eden Culture: Ökologie des Herzens für ein neues Morgen (traduko: E.C.: ekologio de la koro por nova morgaŭo) kiel kontraŭkoncepton al la okcidenta kulturo de postmodernismo. Sur 254 paĝoj li temigas tri gravajn temojn pri kunsentado, senco kaj beleco. Kunsentado signifas la formon de ligoj kiujn oni ricevas infanece ĉefe de la gepatroj kaj aliaj gravaj referencpersonoj. Celo estu atingi sekuran kaj sanan identecpunkton: tiel eblus evoluigi realisman meminterpreton, diferencigitan percepton, solvo-emon, rilatfaremon kaj psikan reziliencon. Kion malsanaj tendencoj hodiaŭaj malhelpas: infaneco tro planita sen libertempo, perdo de sentemo, kulto de memperfektiko kaj kreskanta rapidemo. Homoj kun senco estas sinseprim-kapablaj kaj povas ekkoni la veron, akcepti individuecon kaj evoluigi propran kulturĝu-evoluon. Beleco por si mem havas valoron kaj oni kontraŭbatalu simplan funkciadon kaj estetikan poluadon serĉante la elstaron. Estetiko do gravegas por Eden-kulturo kaj montriĝas ankaŭen nia kapablo festi la vivon ĉiuaspekte, travivi sekson kiel ion magian kaj fortan, sperti en ĉio la proksimecon de bona dio.[11]

Kritiko redakti

La socia etikistino Ursula Nothelle-Wildfeuer kritikas pro la de Hartl kunverkita furorlibro Mission Manifest (el la eldonejo de Der Spiegel) ke mankas en ĝi la socia-politika flanko de diakoneco kaj taksis la institucion Gebetshaus inklina la sektiĝo.[12] Hartl ripostis al tio ĉi ke en Germanujo la diakoneca flanko estas jam sufiĉa dume mankas tutlande moderna evangelizado. Li ankaŭ atentigas ke la strukturo de Gebetshaus estas strikte kaj intencite ekumenisma.[13][14]

Privataĵoj redakti

La deziron iĝi monaĥo li forĵetis kaj edziĝis en la 2001-a jaro. Li havas kvar infanojn.[15]

Gebetshaus Augsburg redakti

Jam kiel studento Hartl estis konvinkita ke nepru havi lokon por neniam ĉesanta preĝado. Tion li realigis en 2005 an Augsburg kun sia edzino Jutta. Kunlaborantoj tieaj estas katolikoj kaj protestantoj de ĉiuj generacioj. De sume ĉ. 170 personoj ne tute 50 ne honorofice laboras.[16] Oni engaĝiĝas en la laborado kun infanoj kaj junuloj ofertante seminariojn, (plu)klerigojn kaj prelegojn pri spiritaj temoj. La financado estas financata de mondonacoj kaj de honorarioj. Vendatas ankaŭ edifa literaturo kaj sonbendigitaj produktoj. Hartl estis ankaŭ ĉefiniciatinto de la iniciativo Deutschland betet gemeinsam sub la politika ŝirmo de la ministroprezidanto de Bavarujo Markus Söder: partoprenis ĝin en aprilo 2020 ĉ. duona miliono da homoj.[17] Helpis la episkopojn ankaŭ elstaruloj kiel Peter Maffay, Heiko Herrlich, la ministrino Julia Klöckner, parlamentanoj ktp.[18]

Intertempe Gebetshaus tiel bonege estas establita ke Hartl povis transdoni la respondecon al nova generacio.

MEHR-konferencoj redakti

Sub la titolo MEHR (laŭvorte: plu/plue) okazas ekde 2008 en Augsburg ekumenismaj konferencoj kun fokuso pri inspirado kaj metodoj de ĝojiga evangelizado. La nombro de la partoprenantoj ĉe la kvar tagojn daŭranta kunveno kreskis kontinue kaj atingis en 2018 la nombron de 11 miloj.[19] Kelkaj jam avertis antaŭ troa emociigo kaj simpla grandokazaĵa karaktero.[20] Stefan Oster, episkopo de Passau, ĉeestis en 2017 kaj 2018.[21][22] En 2018 tiukadre estis publikigita de Hartl manifesto titole Mission Manifest. En januaro 2020 venis jam ĉ. 12 miloj.[23] Inter la prelegintoj estis la aktoro Samuel Koch kaj kardinalo Kurt Koch. Sub la moto MEHRtheologie okazis tiam fakforumo pri filozofiaj kaj teologioj demandoj kun ĉ. 2500 kundiskutantoj organizite kun la Instituto pri ekumenismaj studoj de la Universitato de Friburgo.[24]

SCHØN-konferencoj redakti

En junio okazis kunveno pri la intertempe sin reciproke tuŝantaj branĉoj de arto, kreiveco, filozofio kaj spiritualismo al kiu venis 1200 personoj: de la artistaro ĉeestis Wim Wenders, Michael Patrick Kelly, Stefan Sagmeister, la pianisto Martin Helmchen, la literaturhistoriisto Wolfgang Frühwald kaj multo de aliaj.[25] Posteula konferenco planite por junio 2020 devis neniiĝi pro la kronvirusa pandemo. Estis promesinta veni i.a. la verkisto Martin Mosebach kaj la muzikisto Moses Pelham.[26]

WENIGER-konferencoj redakti

En januaro 2022 okazis dum du tagoj WENIGER-konferenco virtuale pro la kronviruspandemiaj restriktoj.[27] La dua okazis en du blokoj po du tagojn en januaro 2023[28]

Verkoj redakti

Monografioj redakti

Kiel kunaŭtoro redakti

  • Mit Andreas Hardt: Basic: 60 jesusmäßige Tage zum Selberbasteln. Herausgeber: JCE (Jugendarbeit der Charismatischen Erneuerung in der Katholischen Kirche). D&D Medien, Grünkraut 2006, ISBN 978-3-932842-78-8.
  • Mit Leo Tanner: Katholisch als Fremdsprache – Einander verstehen, gemeinsam vorwärts gehen. WeG Verlag, Eggersriet 2015, ISBN 978-3-932842-78-8
  • kun Karl Wallner, Bernhard Meuser k.a.: Mission Manifest – Die Thesen für das Comeback der Kirche, Herder 2018, ISBN 978-3-451-38147-8

Muziko redakti

  • Augenlieder, Gebetshaus Augsburg 2013
  • So hoch der Himmel ist, Gebetshaus Augsburg 2017
  • Habitare Secum, Instrumentalalbum zusammen mit Christian Heidenbauer, Gebetshaus Augsburg 2020

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. prezento de la personaro
  2. "Gott ungezähmt: Raus aus der spirituellen Komfortzone". Arkivita el la originalo je 2021-05-12. Alirita 2023-05-24.
  3. "In meinem Herzen Feuer"
  4. Matthias Drobinski: "Religion: Wo Millennials auch am Mittwoch beten." - Ĉe: SZ, 3.1.2020
  5. "Kirchen nicht wie Uni Bielefeld bauen!"
  6. "Ein Shootingstar unter den Theologen". - Ĉe: Tag des Herrn, 15.3.2016
  7. [https://www.hochschule-heiligenkreuz.at/lehrende/doz-dr-johannes-hartl/ docentara prezento, 2020
  8. prezento de Metaphorische Theologie ĉe la paĝoj de LIT-eldonejo]
  9. "Einfach Gebet"
  10. "Okologie des Herzens" - Ĉe: Die Tagespost, 9.4.2020
  11. Johannes Hartl: Eden Culture: Ökologie des Herzens für ein neues Morgen, Herder Verlag, Freiburg, 2021, ISBN 978-3-451-03308-7.
  12. "Theologe Hartl weist Vorwurf der Versektung zurück." - Ĉe: Vatican News, 12.10.2018
  13. Emanuela Sutter: "Es ist eine Gefahr von Konservativen, verbittert zu werden". - Ĉe: Corrigenda, 30.1.2012
  14. "Initiator Hartl wehrt sich gegen Sekten-Vorwurf"
  15. "Beten macht Freude". - Ĉe: lifechannel.ch, 19.3. 2018
  16. gebetshaus.org: personaro 2023
  17. "Corona: Dieser Mann will, dass ganz Deutschland gemeinsam betet". - Ĉe: Bild, 6.4.2020
  18. |titel=Deutschland betet gemeinsam "Deutschland betet gemeinsam."
  19. "MEHR 2017: Musikproduktion oder Gottesdienst 2.0?"
  20. "Weltfremde Jesus-Jüngerart". - Ĉe: Die Tagespost, 17.10.2018
  21. Moritz Breckner: "Deutschland braucht mehr von Jesus." - Ĉe: pro - Christliches Medienmagazin, Wetzlar, januaro 2016, p. 44–47.
  22. Christopher Beschnitt: "Frommes Spektakel?"
  23. "Kirche als Pop-Event?"
  24. "Im Zeichen von Glaube und Vernunft"
  25. Daniel Wildraut: "Atemberaubend: Die SCHØN-Konferenz in Augsburg"
  26. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2023-05-24. Alirita 2023-05-24.
  27. "WENIGER-Konferenz in Augsburg hat begonnen"
  28. "Theologe Hartl: Viele Menschen sehnen sich nach innerer Ruhe"