Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj

historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj (IABO) estas historia faka Esperanto-asocio pri bibliismo kaj orientalismo, fondita en 1967 kaj aktiva ankoraŭ en 1994,[1] supozeble ĝis komence de la 2000-aj jaroj. Ĝia celo estas inter aliaj eldoni tute novan esperantan biblion ekumenan ”Nova Ekumena Biblio". La redakta politiko estis krei tekstaron tute fidela al la originalo, bonstila, neŭtrala, ekumena, akceptebla ankaŭ por laikoj. En la tria numero de 1969 de Biblia Revuo, organo de IABO komence redaktita de Angelo Duranti (1927-2002), estis publikigita la prospekto de la projekto. Post tio la ĉefredaktoro estas Donald Broadribb (1933-2012) en Melburno, kaj varbitaj estas helpantoj en biblio-lingvistiko, arkeologio, antikva historio, esperanto-filologio kaj biblioscienco. Kaj estis decidite ankaŭ ke publikiĝu laŭokaze tradukoj en Biblia Revuo. La redakta komitato konsistis el du specoj de komitatanoj: A, kiuj ĉefe tradukas, B, kiuj ĉefe kontrolas la tradukitan tekston - en 1971 al la komitato apartenis dek kvin diverskonfesiaj personoj el dek unu landoj. Pluraj retradukitaj bibliopartoj estis publikigitaj en "Biblia Revuo". Inter 1975 kaj 1977 ĉefredaktoro estis Henryk Herbert Paruzel, kaj inter 1977 kaj 1985 Douglas Gregor. “Biblia Vortaro” eldonita en 1975 kaj represita en 1984 estas flanka rezulto de la laboro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. fontoj pri la pluekzisto de la Internacia Asocio de Bibliistoj kaj Orientalistoj: Jarlibro de UEA 1984, paĝo 49, Jarlibro de UEA 1994, paĝo 58, daŭre kun indiko ke ĝia prezidanto en 1994 ankoraŭ estis Angelo Duranti (1927-2002), kiu jam prezidis la asocion ekde 1967.