Malfermi la ĉefan menuon

Jenő Váncsa [jenO vAnĉa], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Váncsa Jenő estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, agronomo.

Jenő Váncsa [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1928 en Rumanio en Brașov. Li mortis la 17-an de januaro 2016 en Gárdony (en kvartalo Agárd).

BiografioRedakti

Jenő Váncsa apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris agrikulturan diplomon en altlernejo en Gödöllő en 1953. En 1954 li aliĝis al la komunistoj. Ekde la sama jaro li laboris en diversaj ŝtataj bieno, sed dume li akiris pli novan diplomon pri agrikultura pedagogio en 1966, fine li frekventis partian vesperan universitaton. Li estis parlamenta deputito inter 1968 kaj 1975, subministro pri agrikulturo kaj nutro inter 1972 kaj 1980, poste ministro ĝis 1989 en Kabineto Lázár kaj Kabineto Grósz. Li estis la plej longe funkcianta agrikultura ministro en Hungario. Ekde 1975 li havis ankaŭ signifan partian postenon. En 1977 li ricevis ŝtatan premion. En 1989 li pensiuliĝis, samtempe li forlasis la politikon.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Öt évtized a mezőgazdaság szolgálatában (2010) – memuaro

FontojRedakti