Kabineto Grósz [grOs] estis la sepa registaro post la Hungara revolucio de 1956, samtempe la antaŭlasta kabineto de la socialismo. Tiu kabineto gvidis la landon en la jaroj 1987 kaj 1988 resume pli ol jaron. En tiu periodo kontraŭloj de la socialismo jam iĝis tre aktivaj.

Kabineto Grósz
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 25-a de junio 1987 - 24-a de novembro 1988
Antaŭulo Kabineto Lázár
Sekvanto Kabineto Németh
vdr

Historio redakti

Post longa gvidado de Kabineto Lázár János Kádár nomumis ĉefministro fidelan komuniston Károly Grósz. Grósz havis la teorion pri reformita socialismo kaj li plene forĵetis la kapitalisman sistemon. En 1988 li sukcese abdikigis Kádár-on kaj li mem estis ankaŭ la ĉefpartiestro. Teorie ĉesis erao de Kádár, tamen la sekvaj 2 jaroj estis daŭrigo de tiu sistemo, do la kadarismo finiĝis praktike en 1990. Grósz oficiale vizitis Amerikon, kiu signifis la novan politikan vojon, krome li sensukcese renkontiĝis kun Nicolae Ceaușescu. Grósz ne aŭdis voĉojn de la malkontentaj hungaroj, tial la partio mem agis kaj aperis la lasta socialista Kabineto Németh.

Listo de membroj redakti

Fontoj redakti