Frigyes Berecz [fridjeŝ berec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berecz Frigyes estis hungara politikisto, vicĉefministro, ministro, inĝeniero.

Frigyes Berecz [1] Arkivigite je 2011-09-14 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 20-an de marto 1933 en Budapeŝto. Li mortis la 7-an de decembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Frigyes Berecz frekventis metilernejon, poste li soldatiĝis, sed li frekventis ankaŭ oficiran lernejon. Li restis ĝis 1956 en la armeo, poste li eklaboris en fabriko pri telefonio. En la 1960-aj jaroj li akiris inĝenieran diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. En 1962 li aliĝis al la komunistoj, poste li frekventis partian altlernejon. En la 1970-aj jaroj li havis paŝo post paŝo pli altajn postenojn en la fabriko, fine inter 1981 kaj 1986 li gvidis ĝin. En 1987 Li estis vicĉefministro unu jaron, poste ministro pri industrio. Tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Tévúton (En falsa vojo) - rememoroj

Fontoj redakti