László Somogyi (ministro)
hungara arkitekto, politikisto
László Somogyi [lAslO ŝomodji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somogyi László estis hungara politikisto, ministro, inĝeniero.
László Somogyi | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de junio 1932 en Székesfehérvár | ||||
Morto | 1-an de decembro 2016 (84-jaraĝa) en Székesfehérvár | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Partio | Hungara Socialista Laborista Partio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto arkitekto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
László Somogyi [1] naskiĝis la 3-an de junio 1932 en Székesfehérvár.
Biografio
redaktiLászló Somogyi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, li ricevis inĝenieran diplomon en 1954. Jam dum lernado en 1952 li aliĝis al la komunistoj. Li eklaboris en konstrua laborejo en Fejér. Post falo de Hungara revolucio de 1956 li ne plu estis partiano. Paŝo post paŝo li havis pli signifajn postenojn. Ekde 1978 li estis jam direktoro. En 1969 li denove iĝis partiano, eĉ li frekventis trijaran partian universitaton. Inter 1984 kaj 1988 li estis ministro pri konstruo kaj urboevoluo.
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2011-07-22 per la retarkivo Wayback Machine