Lajos Urbán

hungara politikisto

Lajos Urbán [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Urbán Lajos estis hungara politikisto, ministro, inĝeniero, fervojisto.

Lajos Urbán [1] naskiĝis la 4-an de septembro 1934 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Urbán frekventis teknikuniversitaton, en 1957 li akiris inĝenieran diplomon, poste li tuj laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj. Li aliĝis al la komunistoj en 1961. En la sekva jaro li akiris plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto kaj li ricevis postenon en ministerio, poste en Tutlanda Planado Oficejo. Inter 1968 kaj 1972 li havis partian postenon, poste jaron li estis vicdirektoro de la ŝtatfervojoj, poste li gvidis ĝin ĝis 1982. Li faris pli modernaj la trajnojn. Inter 1976 kaj 1984 li estis subministro, poste ĝis 1988 ministro pri transporto, fine denove direktoro de la fervojoj. Depost fino de la socialismo li havis malpli gravajn postenojn. Li pensiuliĝis en 2004.

Fontoj redakti