Péter Várkonyi [vArkonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Várkonyi Péter estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, diplomato.

Péter Várkonyi

Péter Várkonyi [1] naskiĝis la 3-an de aprilo 1931 en Budapeŝto. Li mortis la 14-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Péter Várkonyi aliĝis al la komunistoj jam en 1948. Li abiturientis en Óbuda en la sekva jaro, poste li frekventis partian seminarion kaj akademion pri eksteraj aferoj. Inter 1951 kaj 1958 li laboris en diversaj ambasadorejoj. Hejmenveninta li ricevis postenojn ofte en la ministerio pri eksteraj aferoj, dume li plulernis en Universitato de Budapeŝto, kie li kandidatiĝis. Inter 1968 kaj 1980 li estis subministro, poste li estis ĉefredaktoro de partia ĵurnalo, sed tiutempe li havis ankaŭ signifajn partiajn postenojn. Inter 1983 kaj 1989 li estis ministro pri eksteraj aferoj, inter 1985 kaj 1989 li estis ankaŭ parlamenta deputito. Fine li estis ambasadoro de Usono unu jaron. Li ricevis kelkajn ŝtatajn premiojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A magyar - amerikai kapcsolatok 1945 - 1948 (1971)

Fontoj redakti