Malfermi la ĉefan menuon

Michael BRINK (naskiĝinta en la 17-a de januaro 1914 en Piła, mortinta en la 9-a de aŭgusto 1947 en Agra) estis germana publicisto katolika kaj rezistadmovadano kontraŭnaziista. Lia vera nomo estis Emil Piepke. Li ankaŭ apartenis al la movado de Renouveau catholique.

Vivo kaj adagoRedakti

Brink unue estis junulargvidanto ĉe la katolika ligo Bund Neudeutschland. Li studis kvar semestrojn en la porpastra seminario de Braniewo antaŭ ol decidi fariĝi verkisto liberprofesia. Li estis membro de cirklo de eklezikritikuloj ĉirkaŭ Johannes Maaßen kaj la gazeto Junge Front, post malpermeso alinomita en Michael.

Brink rekrutitis je Regna Laborservo kaj tuj poste je [Wehrmacht]]. Post vundiĝo grava en septembro 1941 li revenis en la vintro de 1941/42 en Germanlandon taksite nur parte garnizontaŭga. Jam tiutempe li havis kontaktojn al rezistadmovadoj. Li ekdeĵoris ĉefkomandejo armea en sekcio kies tasko estis disdoni literaturaĵojn inter soldatoj. Lia konspiracia agado tiutempe estis havi kontaktojn al fremdlandaj kontraŭspionadaj taĉmentoj kaj paroli en etaj rondoj pri manieroj kaj uzo de potenco, pri la devoligo de la jehitlera ĵuro de la soldatoj kaj ĝenerale pri nacisocialismaj ideologiaĵoj. Por jam komence de la Dua mondmilito falinta amiko, Piepke alinomiĝis plumnome Michael Brink. Post 1945 tio iĝis lia oficiala nomo.

Jam en la frua somero de 1942 Brink ekkontaktis la berlinan eldoniston Lambert Schneider, ĉe kies entrepreno aperis en printempo lia verko Don Quichotte - Bild und Wirklichkeit, kie egalis la kvazaŭ malesperpromesa batalo kontraŭ ventmuelejoj de Don Kiĥoto la rezistadon al la nazia reĝimaĉo. Laŭ eldiro de la eldonisto la libroj jam post kelkaj semajnoj estis elĉerpitaj kaj devis esti represitaj en aŭtuno 1942. Ĝi malpermesitis poste sed kaŝe per manfartiaj kopioj cirkulis daŭre. Prt la menciita eldonejo Brink ankaŭ preparis antologiojn de germanlingvaj poemoj romantikaj kaj postromantikaj.

Laŭ Schneider, Brink mem taksis sin informportanto inter diversaj rezistmovadoj. Kolokvoj faritis ankaŭ en konekto kun la Kiĥoto-libro, kiu almenaŭ por la agantoj de la Blanka rozo gravis. Krome povis esti atestitaj kontaktoj al la cirkloj en Kreisau ĉe Helmuth James Graf von Moltke kiel ankaŭ al la berlina Solf-rondo (i.a. kun Isa Vermehren kaj Gisela Gräfin Plettenberg-Lenhausen). Ne forgesotas personoj kun katolika fono kiel Adalbert Probst, Ludwig Wolker kajGeorg Smolka. Kun la jezuito Alfred Delp eĉ amikiĝis Brink.

Aresto kaj fuĝoRedakti

En printempo 1944 oni malliberigis Brink post denunco fare de la nazia kaŝobservanto Paul Reckzeh. Brink unue estis en Gestapo-aresto pri esploro en la koncentrejo de Ravensbrück poste en Sachsenhausen. Dum punmarŝo de koncentrejanoj disde Sachsenhausen en aprilo 1945 Brink sukcesis fuĝi.

Ĉe la festo de Ĉiuj Sanktuloj en 1945 Brink edzinigis la kristanan pentristinon Roswitha Bitterlich. Li mem eksuferis je tuberkulozo kaj luktis kontraŭ la morto en sanatorio. En decembro 1946 naskiĝis lia filino Mechthild Maria.

En 1946 aperis lia ĉefverko Revolutio humana, teologia pridisputo de la krimoj de la nazioj. Kelkaj intencoj de Brink anticipis ekumenismajn ideojn de la 1960-a jaroj.

VerkojRedakti

  • Der Deutsche Ritterorden (Recklinghausen o.J. [1937, 2. Aufl. 1940])
  • Don Quichotte - Bild und Wirklichkeit (Berlin 1942, 2. erweiterte Aufl. Heidelberg 1946; Neuausgabe Berlin 2013) pdf ISBN 978-3-923211-17-3
  • (Hrsg.): Der Weg des Soldaten Johannes (Düsseldorf o.J.)
  • Der Weg der Armut, in: Der Brenner, XVI. Folge (1946), S. 15–31
  • Revolutio humana (Heidelberg 1946; Neuausgabe: Berlin 2013) pdf ISBN 978-3-923211-25-8
  • (Hrsg.): Gedichte der deutschen Romantik (Heidelberg 1946)
  • und Lambert Schneider (Hrsg.): Gedichte der Nachromantik und des Jungen Deutschland (Heidelberg 1957)

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Michael Brink en la germana Vikipedio.

LiteraturoRedakti

  • Lambert Schneider: Rechenschaft 1925-1965. Ein Almanach (Heidelberg o.J. [1965])
  • Felix Raabe: Berlin - Lubichow und zurück. Bilder einer bedrohten Jugend 1939–1949 (München 1986)
  • Klaus Gotto: Die Wochenzeitung JUNGE FRONT / MICHAEL (Veröffentlichungen der Kommission für Zeitgeschichte, Reihe B: Forschungen - Band 8. Mainz 1970 passim)