Koncentrejo Ravensbrück

(Alidirektita el Ravensbrück)

La germana-nazia koncentrejo Ravensbrück estis koncentrejo difinita precipe por virinaj malliberigitinoj, troviĝanta norde de Germanio, proksimume 90 km de Berlino proksime de vilaĝo Ravensbrück. Konstruado de la koncentrejo komencis en novembro de 1938 sub gvidado de Heinrich Himmler kaj la unuaj arestitoj alveturis ĉi tien en majo de 1939. Printempe de 1941 estis aldonita al la ĉefa koncentrejo malgranda apuda koncentrejo por viroj.

Koncentrejo Ravensbrück
KZ Ravensbrück
Naziaj koncentrejoj Redakti la valoron en Wikidata
Lando Germanio vd
Estiĝo 1938
Direktoro Fritz Suhren
Koordinatoj 53° 11′ 24″ N, 13° 10′ 8″ O (mapo)53.18987513.168809Koordinatoj: 53° 11′ 24″ N, 13° 10′ 8″ O (mapo)
Koncentrejo Ravensbrück (Germanio)
Koncentrejo Ravensbrück (Germanio)
DEC
Situo de Koncentrejo Ravensbrück
Map
Koncentrejo Ravensbrück
Filioj Neustadt-Glewe concentration camp (en) Traduki
Ansbach concentration camp (en) Traduki
Hagenow concentration camp (en) Traduki
Karlshagen I and II concentration camp (en) Traduki
Prenzlau-Kleine Heide concentration camp (en) Traduki
Steinhöring concentration camp (en) Traduki
Rheinsberg concentration camp (en) Traduki
Hausham women's concentration camp (en) Traduki
Barth concentration camp (en) Traduki
Grüneberg concentration camp (en) Traduki
Zichow concentration camp (en) Traduki
Eberswalde concentration camp (en) Traduki
Helmbrechts concentration camp (en) Traduki
Malchow concentration camp (en) Traduki
Klützow concentration camp (en) Traduki
Kallies concentration camp (en) Traduki
Neustrelitz-Fürstensee concentration camp (en) Traduki
Rostock-Schwarzenpfost/Steinheide concentration camp (en) Traduki
Mildenberg concentration camp (en) Traduki
Born concentration camp (en) Traduki
Siemenslager Ravensbrück (en) Traduki
Comthurey concentration camp (en) Traduki
Neubrandenburg women's concentration camp (en) Traduki
Stargard in Pommern concentration camp (en) Traduki
Finow concentration camp (en) Traduki
Feldberg concentration camp (en) Traduki
Dahmshöhe concentration camp (en) Traduki
Retzow concentration camp (en) Traduki
Hohenlychen concentration camp (en) Traduki
Königsberg (Neumark) concentration camp (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retpaĝo http://www.ravensbrueck.de/
vdr
La malliberulinoj dum la laboro en la koncentrejo en Ravensbrück – 1939
Vido al unu el la konstruaĵoj (kudrejo) en la koncentrejo, foto el la jaro 2005
La krematorio en Ravensbrück
La krematorio en Ravensbrück
La gardistino en la koncentrejo Ravensbrück - Irma Grese nomata "la Hieno"
Komandantejo de taĉmentoj de SS (organizaĵo)

Inter la jaroj 1939-1945 trairis tra la koncentrejo pli ol 130 000 arestitinoj - sed nur 40 000 ĝisvivis finon de la milito. La arestitoj devenis el diversaj landoj okupitaj fare de Nazia Germanio, sed la plej grandan grupon kreis unusignife poloj - da polaj virinoj estis en la koncentrejo proksimume 40 000.

La unuaj malliberigitoj en Ravensbrück estis proksimume 900 virinoj. Ili estis ĉi tien transportitaj el la koncentrejo Lichtenburg en Saksio en majo de 1939. Fine de la jaro 1942 la kreitaro de la koncentrejo nombris proksimume 10 000 malliberigitinoj, en januaro de 1945 eĉ 45 000.

En la jaroj 1942–1944 en KL Ravensbrück oni faris krimajn eksperimentojn - kiel pseŭdomedicinaj kun virinoj, plejparte junaj polinoj. 86 enprizonigitinoj estis devigitaj al ostaj kaj muskolaj operacioj,en tio 74 polinoj. Tiuj, kiuj travivis iĝis kriplaj. 120 ĝis 140 virinoj de cigana nacieco (romaoj kaj sintioj) estis steriligitaj. Oni ankaŭ injektis bakteriojn.

Ravensbrück havis 70 apudajn koncentrejojn, kien la arestitoj estis sendataj por labori

En la jaro 1944 komencis en konekso kun malplenigado de getoj kaj alveturigado de virinoj el Varsovia ribelo kreski nombro de gravedaj virinoj. Estis eĉ pro tio establita akuŝbloko (n-ro 7). Laŭ registroj el periodo septembro de 1944 - aprilo de 1945 en la koncentrejo naskiĝis sume 560 infanoj (23 virinoj naskis antaŭfrue, 20 infanoj mortaj, 5x okazis aborto). Ĉe 266 infanoj estas samtempe indikita eĉ dato de morto. Nombro de supervivintaj infanoj ne estas konata, laŭ unu el la dokumentoj de arkivo de Monumento KL Ravensbrück supervivis ĉirkaŭ unu cento da infanoj[1].

Fine de la milito, pro timoj antaŭ antaŭenmarŝanta Ruĝa Armeo, la germanoj decidiĝis evakui la koncentrejon kaj ili sendis la arestitojn (proksimume 20 000) al la t.n. marŝo de morto. En la koncentrejo restis proksimume 3 500 virinoj kaj 300 viroj, tiuj estis poste liberigitaj fare de la sovetia armeo la 30-an de aprilo 1945.

Komandantoj de la koncentrejo

redakti
  • Günther Tamaschke – dum konstruado: 1-a de decembro 1938 – 30-a de aŭgusto 1939
  • Max Koegel, 1-a de januaro 1940 – aŭgusto 1942
  • Fritz Suhren, aŭgusto 1942 – aprilo 1945

Filioj

redakti

Subkoncentrejoj de Ravensbrück situis en la jenaj setlejoj:

Konataj malliberulinoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  1. Amesbergerová H., Auerová K., Halbmayrová B.: Seksualigita perforto. Virinaj spertoj el naziaj koncentrejoj, Praha 2005, ISBN 80-7341-585-2, str. 258.

Eksteraj ligiloj

redakti