Wanda Wiktoria Półtawska, fraŭlina nomo Wojtasik (naskiĝis la 2-an de novembro 1921 en Lublin, mortis oktobre 2023 en Krakovo) – pola kuracistino, doktoro de medicinaj sciencoj kaj spertulino pri psikiatrio, altlerneja profesoro de Papa Teologia Akademio en Krakovo, skoltistino, kontraŭaborta aktivulino, dum la dua mondmilito malliberigita en germana kokoncentrejo Ravensbrück, proksima amikino de Johano Paŭlo la 2-a (ĉeestanta apud lia mortolito), damo de Ordeno de la Blanka Aglo.

Wanda Półtawska
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1921 (1921-10-02)
en Lublino
Morto 24-an de oktobro 2023 (2023-10-24) (102-jaraĝa)
en Krakovo
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Familio
Edz(in)o Andrzej Półtawski
Infanoj 4
Okupo
Okupo psikiatro • kuracisto
vdr

Vivo redakti

Ŝi partoprenis al lernejo de ursulaninoj en Lublin. Antaŭ 1939 kaj dum la dua mondmilito estis skoltistino. En la aĝo de 15 jaroj iĝis skoltestrino.

Periodo de la dua mondmilito

Post eksplodo de la dua mondmilito kune kun grupo de skoltistinoj aliris al grupo de skoltistinoj en servohelpon kaj konspiran agadon kiel kurierino, samtempe partoprenante en sekreta instruado. Arestita de Gestapo la 17-an de februaro 1941 kaj malliberigita en la Kastelo de Lublin. Torturata kaj enketata en la lublina gestapejo "Apud Horloĝo", poste, la 21-an de novembro 1941, forveturigita al Ravensbrück kun kontumanca verdikto de mortpuno. En la koncentrejo iĝis viktimo de pseŭdomedicinaj eksperimentoj (ĉefe kirurgiaj kripligoj de kruroj), farataj de germanaj kuracistoj, nome berlina profesoro, prezidanto de Germana Ruĝa Kruco, Karl Gebhardt kaj doktoroj Fritz Fischer, Rolf Rosenthal kaj Herta Oberheuser. Nelonge antaŭ fino de la milito estis veturigita al koncentrejo en Neustadt-Glewe, kie restis ĝis la 7-a de majo 1945.

Socia agado

Komence de 1995 engaĝiĝis en kampanjo lokigi memortabulon de polinoj malliberigitaj en Ravensbrück, viktimoj de germanaj kuracistoj. La klopodoj pri konsento flanke de regopovoj de la koncentrejo-muzeo, lige al la 50-a datreveno de ĝia liberigo, fiaskis. Pro kontraŭa staro de germanaj regopovoj pri la ideo memorigi tragedion de polinoj, la tabulon oni ne povis munti. Nur post unujara kampanjo en 1996 germanaj regopovoj de la muzeo estis devigitaj cedi.

Ŝi partoprenis laborojn de Esplor-Komisiono pri Hitleranaj Krimoj en Pollando. Membrino de Skipo Apoganta Radio Maryja Serve al Dio, Eklezio, Patrio kaj Pola Nacio. Kunredaktorino de "Źródło. Tygodnik Rodzin Katolickich” (Fonto. Semajnrevuo de Katolikaj Familioj). Aŭtorino de preskaŭ 400 publikaĵoj pri pedagogio kaj psikiatrio. Dum 10 jaroj estis konsilantino de Krakovo. En 2010 subskribis malfermitan leteron al la registaro kaj prezidento de Pollando kontraŭ organizado en Varsovio de Eŭropa gejfiero. En la letero oni substrekis proteston kontraŭ leĝigo de samseksaj edzeco kaj edzineco kaj adopto de infanoj flanke de gejoj, kaj aktivecon de GLAT-medioj oni priskribis kiel atencon kontraŭ libereco de la vorto, konvinkoj kaj konscienco.

En majo 2014 iniciatis kaj estis teksto-aŭtorino de Deklaracio de la kredo de katolikaj kuracistoj kaj studentoj de medicino koncerne sekson kaj homan fekundecon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • (1956) Clinical observations on agenesis of the pellucid septum
  • (1967) Stany hipermnezji napadowej (Na marginesie badań tzw. „dzieci oświęcimskich”)
  • (1978) Stany hipermnezji napadowej u byłych więźniów obserwowane po 30 latach
  • (1996) The responsibility of the medical doctor and the life of the patient
  • And I am afraid of my dreams (pola trakuko: I boję się snów). Hippocrene Books, Novjorko 1989, ​ISBN 0-87052-745-2
  • I boję się snów (Kaj mi timas sonĝojn; sonlibro MP3). Legas Czesława Monczka, Eldojejo Edycja Świętego Pawła, Częstochowa 2008

Distingoj redakti

  • Honora Civitano de Świdnik, 2009
  • Honora Civitano de Lublin, 2009)
  • Fides et ratio – pro konsekvenca defendo de la vivo
  • Komandora Kruco kun Stelo de la Ordeno Polonia Restituta, 2012
  • Medalo kaj titolo Honora Civitano de la Urbo Limanowa, 2016
  • Ordeno de la Blanka Aglo, 2016
  • Honora Civitano de la Urbo Zakopane, 2017
  • Medalo de 700-jariĝo de la Urbo Lublin, 2017

Interesaĵoj redakti

  • Laŭ letera peto de la papo al Patro Pio ŝi estis sanigita tuj antaŭ operacio de kancero, kiam prepariĝis al la morto.

Eksteraj ligiloj redakti