Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Svedio, landa sekcio de TEJO

Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo (aŭ mallonge SEJU) - svede Sveriges esperantisters ungdomsförbund - estas la organizaĵo kiu oficiale reprezentas la junajn esperantistojn en Svedio. Ĝi fondiĝis en 1958 kaj en pli posta periodo iĝis landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO). En 1962 la 18-a IJK okazis en la sveda urbo Ystad, sed internacie pli konata en 1969 iĝis la IJK en Tyresö, en kiu naskiĝis la en la Esperanto-movado multe pridiskutita deklaracio de Tyresö. Poste sekvis interalie la 47-a IJK 1991 en Karlskoga kaj la 59-a IJK 2003 en Lesjöfors, sed ankaŭ pluraj Kulturaj Esperanto-Festivaloj kaj aliaj internaciaj eventoj. La asocio estas la junulara sekcio de Sveda Esperanto-Federacio fondita jam en 1906 kaj uzas ties centran oficejon en Stokholmo kiel asocia adreso. Laŭ la stato de marto 2012 la prezidanto de SEJU estas Magnus Henoch.

Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo
Sveriges esperantisters ungdomsförbund
Emblemo de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo
Lando  Svedio
Fondiĝo 1958
Interretejo seju.org
vdr
kovrilpaĝo de Kvinpinto 3-1986

Inter la jaroj 1985 kaj 2002 la asocio kune kun la najbaraj junularaj Esperanto-organizoj FEJO, SEJU en Svedio, NJE en Norvegio kaj DEJO en Danio eldonis la komunan gazeton Kvinpinto - la jen bildigita titolpaĝo de oktobro 1986 bele bildigas la komunan identecon de "esperantistaj nordianoj", en vikinga ŝipo kun prufiguro de Zamenhof.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti