Kultura Esperanto-Festivalo

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 18 okt. 2022.

La Kultura Esperanto-Festivalo (KEF) estas festivalo de originala Esperanto-kulturo kiu tradicie okazis sen regula kadenco en Nordia lando. Ĝia programo enhavas prezentaĵojn muzikajn, teatrajn kaj literaturajn. Ekde 2022 kun jara kadenco en Svislando, kun programo inkluzivanta atelierojn pri pupteatro, kantado, tabloludoj kaj alio en esperanto.

KEF-oj

redakti
Jaro Urbo Lando
2025 07 28-08 03 La Chaux-de-Fonds (Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista)    Svislando
2024 08 05-11 La Chaux-de-Fonds (Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista)    Svislando
2023 07 24-29 La Chaux-de-Fonds (Studenta Esperanta Ligo kaj Kultura Centro Esperantista)    Svislando
2022 08 09-15 La Chaux-de-Fonds (en Kultura Centro Esperantista)    Svislando
2018 (nur planita) Lesjöfors (en Esperanto-Gastejo)   Svedio
2013 07 10 Hillerød (KEFeto, nur unuvespera)   Danio
2009 07 07-12 Helsingør   Danio
2005 07 16-23 Helsinko   Finnlando
2000 07 17-23 Helsinko   Finnlando
1998 Lesjöfors (en Esperanto-Gastejo)   Svedio
1996 Kopenhago   Danio
1993 Kopenhago   Danio
1990 Västerås   Svedio
1988 Lund   Svedio
1986 Upsalo   Svedio

Eksteraj ligiloj

redakti