IJK 1969

25-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO

La 25-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO okazis dum somero 1969 en la urbo Tyresö de Svedio. La kongreson partoprenis 120 junaj esperantistoj - grandparte studentoj, lernejanoj kaj junaj laboristoj sub 30 jaroj. Kiel en aliaj junularaj Esperanto-kongresoj, okazis variaj prelegoj kaj diskutrondoj pri la kongresa temo, kulturaj eventoj kaj organizaj kunvenoj de TEJO, interalie de ties komitato. En la Esperanto-movado la kongreso aparte konatiĝis pro la Deklaracio de Tyresö, kiu ekestis dum la IJK.

IJK 1969
Loko Tyresö,  Svedio
← Antaŭa Sekva →
vdr
kastelo Tyresö

Temoj por diskuto: I. Evoluo kaj laborplano, II. Financoj kaj varbagado, III. Eksteraj rilatoj kaj kulturo. La pridebatitaj temoj: Aspektoj de la studenta ribelo. Kian sencon havas la junularorganizaĵoj? Kian rolon ludas (-is) la plenkreskuloj en ĝi? Psikosociaj faktoroj de konduto de gejunuloj. Grupaj krimoj de junaĝuloj. La ebleco de la junularo influi la socion. La nova prezidanto estas H.Tonkin, Usono, sekretario Senad Ĉoliĉ. (Verda Familio, 6/1969, Český Dub, Ĉeĥio)

Vidu ankaŭ redakti