Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio

nacia konsilio de junularaj organizaĵoj en Svedio

La Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio - svede Landsrådet för Sveriges ungdomsorganisationer - estas federacio en Svedio reprezentanta en internacia kunteksto la plej gravajn junularajn organizaĵojn de la lando. Esence, la nacia junulara konsilio reprezentiĝas en la Forumo Junulara Eŭropa (france Forum européen de la jeunesse, FEJ, angle European Youth Forum, EYF, germane Europäisches Jugendforum, EJF - en januaro 2023, Forumo Junulara Eŭropa kunigas 105 organizojn, inter ili krom tiu ĉi ankoraŭ 43 pliajn naciajn junularajn konsilojn, kaj 61 neregistarajn organizaĵojn. Ankaŭ TEJO estas membro de Forumo Junulara Eŭropa kiel neregistara organizaĵo. Sidejo de la Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio estas la urbo Stokholmo.

Nacia Konsilio por la junularaj organizaĵoj de Svedio
Landsrådet för Sveriges ungdomsorganisationer
Djurgarden.jpg
neprofitcela organizaĵo
Dum 8-a de junio 1949 –
Fondodato 8-a de junio 1949
Sidejo Stokholmo, Svedio
Lando Svedio
Retejo Oficiala retejo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eksteraj ligilojRedakti