Ernst Emil Hoffmann

Ernst Emil HOFFMANN (naskiĝinta la 17-an de januaro 1785 en Darmstadt, mortinta samloke la 22-an de majo 1847) estis germana politikisto kaj fabrikisto.

Ernst Emil Hoffmann
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1785 (1785-01-17)
en Darmstadt
Morto 22-an de majo 1847 (1847-05-22) (62-jaraĝa)
en Darmstadt
Ŝtataneco nekonata valoro
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de soldato kaj eldonisto li frekventis inter 1795 kaj 1800 la gimnazion en sia naskiĝurbo antaŭ trejniĝo je komercisto en Hamburgo en Mannheim. Estinte ekde 1805 memstarulo li entrepreniste kaj grandliveristo tre pliriĉiĝis.

La monrimedoj ebligis al li ankaŭ politikiste aktivi kaj helpadi karitate. Multajn oferojn li donis en 1813 por la kontraŭbatalantoj de Napoleono Bonaparte kaj por grekoj en ilia milito de sendpendiĝo. Sekve Greklando al li aljuĝis heredan honorcivitanecon. En la malsatminacanta jaro 1817 li helpis la malriĉulojn; al la de fajrego de 1842 trafitaj hamburganoj li sukuris kiel ankaŭ al la viktimoj de tertremo en Guadeloupe en 1843.

Hoffmann ankaŭ antaŭenpuŝis la Germanan Doganunion. Hoffmann krome instigis la konstruon de fervojlinio ĉe Majno kaj Neckar. Estante gvidanto de la liberalisma movado Die Schwarzen li helpis atingi bonan konstitucion por Hesio: por la registaro molestas Hoffmann estante kvazaŭ pleba tribunuso kaj bona retorikisto. En 1826 li estis unuafoje deputito en la dua ĉambro parlamenta; vere enparlamente li sedis ne antaŭ 1829 post venko en proceso pri suverena ofendo kaj balotadmanipulado.

Dum sia deputiteco (1829–35) li treege aktivis. Fine la justico malkomencis tian karieron. Ankaŭ lia gazeto "Hessisches Volksblatt" suferis premiĝon. Inverse li feliĉege aktivis en la urba konsilantaro de Darmstadt inter 1828 kaj 1842 kaj eĉ estis urbestro sen registara aprobo. Eĉ kontraŭulaj liaj (ekz. ministro du Thil) devis agnoski ke ne temis pri revoluciulo aŭ demagogo sed honorinda reprezentanto de la sinemancipiĝinta burĝaro kiu ne fidis aniĝon al konkreta partio. Samtempuloj ja admiris lian titanajn fortojn kaj lia helpemo faris lin tre konata kaj populara en tuta Hesujo.

Fonto redakti

Kraft, Rudolf, "Hoffmann, Ernst Emil" ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 396-397 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti