Malfermi la ĉefan menuon

Muzikisto

homo, kies profesio rilatas al muziko: tiu, kiu verkas muzikaĵon, kantas, aŭ ludas muzikilon profesie
(Alidirektita el Instrumentisto)
Dolchamar en la festivalo Maailma kylässä en 2005

Muzikisto estas tiu kiu ludas aŭ komponas muzikon. Muzikistoj povas esti kategoriigata laŭ ties muzika rolo, inkluzivanta muzikilon kaj muzikstilo:

Muzikistoj estas homoj kiuj dediĉas sin al muziko ĉu kiel profesio ĉu kiel amatora ŝatokupo. Ĉiukaze en ĉiu kulturo kaj civilizacio (eĉ en la plej praaj) elstaris kaj elstaras tiuj profesiuloj. Ekde la komenca historio jam aperis kaj muzikistoj kaj kantistoj en ĉiuj artoj, ekzemple en pentrarto kaj skulptarto, ekzemple ekde la unuaj civilizacioj en Sumerio, Egipto, Antikva Grekio kaj Romo. En la eŭropa Mezepoko aperis tre ofte kantistoj kaj muzikistoj en la skulptaĵoj de la romanika arkitekturo.

Nuntempe oni povas klasigi la muzikistojn laŭ la muzikstilo, kiuj multegas. Fakte la tipa muzika grupo de la 20-a jarcento (kaj poste de la 21-a jarcento) enhavas almenaŭ unu kantiston kaj kelkajn muzikistojn.

Famaj muzikistojRedakti

Muziko kaj muzikistoj en EsperantoRedakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 20an ĉapitron "Iom pri muziko kaj muzikistoj" al komentoj pri ambaŭ temoj; poste ŝi rakontas anekdotojn pri diversaj muzikistoj, kiel Händel, Wagner, kaj Liszt.[1] Ŝi dediĉas unu paĝon al komentoj pri la gravo de esperantistoj kiuj laboras por muziko.[2]

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 167-172.
  2. Boulton, 1984, paĝo 169.