Edda Művek aŭ pli populare, mallonge Edda estas hungara rokgrupo, kiu fondiĝis en 1974 en Miskolc. La grupo prenis la nomon el la vikinga mitologio, Művek signifas uzinoj, per kiu la grupo aludis al siaj radikoj, al la pezindustria urbo Miskolc.

Kiel provinca muzikgrupo, ĝi luktis por la konateco en la socialisma lando, la unua mejloŝtono por la grupo estis, ke ili ludis en 1978 kiel antaŭgrupo de la tiam tre populara Piramis.

La grupanoj estis tiam:

La pli malmola rokmuziko estis tiam malofta en Hungario, tiel la Edda-művek populariĝis de jaro al jaro. Ili ludis en 1979 en la „Rock-reflektor” (Rok-reflektoro) kaj la „Ifjúsági Park” (Junulara Parko). En 1980 ili eĉ jam turneis en la iama Sovetunio.

En 1980 forlasis la grupon Barta Alfonz, en 1982 sidis malantaŭ la drumoj Fortuna László, kaj ludis basgitaron Róna György anst.Zselencz. En 1983 la Edda-művek malfondiĝis, multaj anoj ekis solokarieron (ankaŭ Pataky Attila).

En 1985 PATAKY Attila revivigis la rokgrupon kun anoj:

En 1993 Péter Kun mortis en akcidento, je lia memoro la grupo faris Unplugged- albumon.

En 1995 Edda kaj la „Mester és tanítványai” (Majstro kaj la lernantoj) eldonis komunan diskon, en 1996 aperis la albumo kun la plej bonaj Edda-kantoj.

La Edda Művek akiris 25 ordiskojn, 4 platendiskojn kaj 2 diamantdiskojn.

La grupanoj en 2004:

  • István Alapi – sologitaro
  • Hetényi Zoltán – drumo
  • Attila Pataky – kantisto
  • Kicska László – basgitaro
  • Zsolt Gömöry – klavaro, kantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.