Van Halen estis usona rok-bando formita en Pasadena (Kalifornio) en 1973. Van Halen famis pro siaj energiaj koncertaj spektakloj[1] kaj pro la virtuozeco de sia ĉefgitaristo, Eddie Van Halen.[2][3] La bando estis enmetita en la Rock and Roll Hall of Fame en 2007.

Van Halen
Persona informo
TTT
Retejo http://www.Van-Halen.com
vdr

Historio redakti

De 1974 ĝis 1985, Van Halen konsistis el Eddie Van Halen; la frato de Eddie, drumisto Alex Van Halen; kantisto David Lee Roth; kaj basisto/kantisto Michael Anthony.[4] Post sia publikigo en 1978, la memtitolita albumo de la bando atingis la n-ron 19 en la sukceso listo de la gazeto Billboard kaj vendis ĉirkaŭ 10 milionojn da ekzempleroj en Usono. Ĉirkaŭ 1982, la bando publikigis kvar pliajn albumojn (Van Halen II, Women and Children First, Fair Warning, kaj Diver Down), ĉiuj el kiuj ekde tiam ricevis plur-platenajn atestilojn. ĉirkaŭ la komenco de la 1980-aj jaroj, Van Halen estis unu el la plej sukcesaj tiamaj rok-bandoj.[5] La albumo 1984 estis komerca sukceso kun usonaj vendoj de 10 milionoj da ekzempleroj kaj kvar sukcesaj unuopaĵoj; ilia ĉefa unuopaĵo, "Jump", estis la nura unuopaĵo numero unua en Usono.

En 1985, Roth lasis la bandon por entrepreni soloan karieron kaj estis anstataŭita de iama ĉefkantisto de bando Montrose nome Sammy Hagar. Kun Hagar, la grupo publikigis kvar usonajn numerojn unuajn, plurplatenajn albumojn laŭlonge de 11 jaroj (5150 en 1986, OU812 en 1988, For Unlawful Carnal Knowledge en 1991, kaj Balance en 1995). Hagar lasis la bandon en 1996 tuj antaŭ la publikigo de la unua granda kolekto de sukcesoj, nome Best Of – Volume I. Iama ĉefulo de bando Extreme nome Gary Cherone anstataŭis Hagar kaj registris la komerce nesukcesan albumon Van Halen III kun la bando en 1998, antaŭ dispartiĝi en 1999. Van Halen tiam haltis ĝis reunuigo kun Hagar en 2003 por tutmonda turneo en 2004 kaj duobla-diska kolekto de sukcesoj The Best of Both Worlds. Hagar denove lasis Van Halen en 2005. En 2006 Roth revenis, sed Anthony estis anstataŭita de la filo de basgitaristo Eddie, nome Wolfgang Van Halen. En 2012, la bando publikigis sian finan studialbumon A Different Kind of Truth, kiu estis komerce kaj kritike sukcesa; ĝi estis ankaŭ la unua albumo de Van Halen kun Roth en 28 jaroj kaj la nura kun Wolfgang.

Je Marto 2019, Van Halen estas la 20a en la listo de Recording Industry Association of America (RIAA) pri plej multe vendantaj artistoj en Usono; la bando vendis 56 milionojn da albumoj en Usono[6][7] kaj pli ol 80 milionoj tutmonde, kio faras ili unu el la plej multe vendantaj grupoj el ĉiuj tempoj.[8][9][10] Je 2007, Van Halen estis unu el nur kvin rok-bandoj kun du studialbumoj kiuj vendis pli ol 10 milionojn da ekzempleroj en Usono[11] kaj tio rilatas al la plej nombraj plurplatenaj albumoj de usona bando. Krome, Van Halen estis rangigita en 13 numeroj unuaj en la listo de ĉeftenda rok-muziko de la gazeto Billboard. VH1 rangigis la bandon kiel sepa en la listo de 100 pintaj sukcesoj de ŝtonrokaj artistoj el ĉiuj tempoj.[12]

Bandanoj redakti

 
Van Halen koncerte en 2015. El maldkstro dekstren: Wolfgang Van Halen, Alex Van Halen, David Lee Roth, kaj Eddie Van Halen.

Finaj membroj redakti

  • Eddie Van Halen – gitaro, klavaroj, helpa voĉo (1972–2020; morto); ĉefa voĉo (1972–1974)
  • Alex Van Halen – drumoj, perkutado (1972–2020)
  • David Lee Roth – ĉefa voĉo, foja gitaro (1974–1985, 1996, 2007–2020)
  • Wolfgang Van Halen – baso, helpa voĉo (2006–2020)

Iamaj membroj redakti

  • Mark Stone – baso, helpa voĉo (1972–1974; mortis 2020)
  • Michael Anthony – baso, helpa voĉo (1974–2006)
  • Sammy Hagar – ĉefa voĉo, gitaro (1985–1996, 2003–2005)
  • Gary Cherone – ĉefa voĉo (1996–1999)

Diskaro redakti

  • Van Halen (1978)
  • Van Halen II (1979)
  • Women and Children First (1980)
  • Fair Warning (1981)
  • Diver Down (1982)
  • 1984 (1984)
  • 5150 (1986)
  • OU812 (1988)
  • For Unlawful Carnal Knowledge (1991)
  • Balance (1995)
  • Van Halen III (1998)
  • A Different Kind of Truth (2012)

Referencoj redakti

  1. . How This Band Rocked The Business World (19a de Aprilo, 2017).
  2. . The Rise and Stall of Van Halen (7a de Septembro, 2007).
  3. Pond, Steve (14a de Julio, 1988). "Van Halen Feel the Burn". Rolling Stone.
  4. Erlewine, Stephen Thomas. "Van Halen – Artist Biography". AllMusic. All Media Network. Alirita la 16an de Aŭgusto, 2014.
  5. . Van Halen's 1984 Turns 35 Today, Is At Least The Second Best Work With That Title (9a de Januaro, 2019).
  6. Gold & Platinum.
  7. Van Halen band career statistics (8a de Novembro, 2010). Arkivita el la originalo je 2016-12-24. Alirita 20a de Septembro, 2013.
  8. More Volume!. Inc. (Junio 2007). Alirita 17a de Septembro, 2019.
  9. "Van Halen to Release First Concert Album With David Lee Roth". Billboard. 7a de Februaro, 2015. Alirita la 20an de Januaro, 2017.
  10. . Van Halen at BankAtlantic Center April 10. Miami New Times (5a de Aprilo, 2012). Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 11a de Februaro, 2013. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-01-13. Alirita 2023-05-13.
  11. Christe, Ian. (2007) Everybody Wants Some: The Van Halen Saga. Hoboken, New Jersey: John Wiley & Sons. ISBN 978-0-470-53618-6.
  12. Rock the Net-VH1: 100 Greatest Hard Rock Artists. Alirita 16a de Februaro, 2017.

Bibliografio redakti

  • Lee Roth, David; Rollins, Henry (1997). Crazy From the Heat. Hyperion Books. ISBN 978-0-7868-6339-6.
  • Macdonald, Bruno (2006). Dimery, Robert (eld.). 1001 Albums You Must Hear Before You Die. New York: Quintet Publishing Limited. ISBN 0-7893-1371-5. OCLC 63515375.
  • Zlozower, Neil (2012). Van Halen: A Visual History: 1978-1984 (Il. eld.). San Francisco: Chronicle Books. ISBN 9781452116914.
  • Scanlan, John (2012). Van Halen: Exuberant California, Zen Rock'n'roll. London: Reaktion. ISBN 9781861899538.
  • Renoff, Greg (2015). Van Halen Rising. Toronto: ECW Press. ISBN 978-1-77041-263-7.
  • Monk, Noel E.; Layden, Joe (2017). Runnin' With the Devil: A Backstage Pass to the Wild Times, Loud Rock, and the Down and Dirty * Truth Behind the Making of Van Halen. New York: Dey Street Books. ISBN 978-0-06-247412-4.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Van Halen en la angla Vikipedio.