Radiohead

brita muzikgrupo

Radiohead estas brita rokgrupo, unu el la plej elstaraj de la 1990aj jaroj. Radiohead formiĝis en la malfruaj 1980aj jaroj, originale nomate On A Friday. Ĝi ekkantis el Jericho's Tavern en Oksfordo (Unuiĝinta Reĝlando). La nuna nomo venis de kantoteksto de Talking Heads. Ĝi konsistas de Thom Yorke (kantado, ritma gitaro, elektra piano kaj programado), Ed O'Brien (gitaroj kaj kantado), Jonny Greenwood (gitaroj kaj elektronikaĵoj, piano, programado), Colin Greenwood (basgitaro) kaj Phil Selway (drumo). Thom kaj Jonny estas la du ĉefaj muzikistoj, dum la aliaj membroj havas subtenan rolon. Registristo Nigel Godrich jam laboris kun la rokgrupo ekde la registriĝo de la dua albumo, kaj jam kontribuis signife al la sono de Radiohead, do oni foje nomas lin sesa membro.

Kvankam Radiohead ne kutime estas kategoriita poproka muzikgrupo, ilia influo sur nuntempa brita popmuziko, aparte grupoj kiel Coldplay kaj Travis, estas rimarkinda. Lastatempe, ilia interesiĝo pri elektronika muziko metas ilin en la teritorio de Warp records, sed ili restas baze eksperimenta roka grupo.

Post dekdu jaroj de kunlaboranto kun la muzikfaristo Nigel Godrich, la grupo elektis je 2006 Mark Spike kiun laboris por Madonna, Oasis kaj Björk.

La grupo subskribos eble kun alian muzikindustrion ol EMI kun kiu ili estis ĝis nun. Li povus eble ankaŭ elsendi lian estontan albumon per si mem.

Jonny Greenwood, kun Radiohead dum koncerto el Hurricane Festival je 2003

Diskaro redakti

Albumoj redakti

Albumetoj redakti

Unuopaĵoj redakti

Videobendoj kaj DVD-j redakti

Eksteraj ligiloj redakti