Cocteau Twins estis influa rokgrupo kiu formiĝis en Skotlando en 1979. Robin Guthrie, Will Heggie kaj Elizabeth Fraser kontraktumis al 4AD, influa Brita muzikeldonejo, kaj ilia unua albumo Garlands, aperis en 1982.

Cocteau Twins
Deveno Skotlando Grangemouth, Skotlando
Ĝenroj Alternativa rokmuziko, Sonĝ-popmuziko
Aktivaj jaroj 1979 - 1997
Eldoninto 4AD, Capitol, Fontana, Bella Union
Retejo www.cocteautwins.com
Antaŭaj membroj

Elizabeth Fraser
Robin Guthrie
Simon Raymonde
Will Heggie

vdr

En 1983, Heggie forlasis la grupon. Head Over Heels, eldonita poste la saman jaron, estis laŭdita de kritikoj kaj difinis la sonon de la grupo, nun duopo de Guthrie kaj Fraser. En 1984 aliĝis basgitaristo Simon Raymonde. Treasure, la unua albumo de la nun triopo, aperis en 1984 kaj estas eble ilia plej influa albumo, dononte inspiron al i.a. Jeff Buckley.

Flanka projekto estis The Moon and the Melodies, kunlaborado kun Harold Budd, minimumisma komponisto. Kvankam ili restis 4AD-muzikgrupo internacie, la Cocteau Twins kontraktumis al muzikeldonejo Capitol Records en 1988 por distribuado en Usono, kiu helpis pri komerca sukceso. En 1990, post la albumo Heaven Or Las Vegas, ili forlasis 4AD-n, malkontentaj pro esti kategoriita ĉiam "4ADeca muzikgrupo". Post kontraktumo al Fontana (sed retenante ligon al Capitol Records en Usono), ili eldonis en 1994 la albumon Four Calendar Cafe kaj en 1996 albumon kiu poste montriĝis la lasta, Milk And Kisses. La membroj de Cocteau Twins kunvenis en 1998 por registri ankoraŭ unu albumon, sed pro personaj konfliktoj decidis disiĝi.

La fantomeca stilo de la Cocteau Twins inspiris la britan "shoegazing"-ĝenron de la malfruaj 1980-aj kaj fruaj 1990-aj jaroj, en kiu umis muzikgrupoj kiel ekz. Lush, Pale Saints, kaj My Bloody Valentine.

La iamaj membroj de Cocteau Twins daŭre restis aktivaj muzike en la jaroj post la malapero de la grupo. Guthrie kaj Raymonde fondis la muzikeldonejon Bella Union, kaj ambaŭ produktas albumojn de novaj muzikgrupoj ĉe la eldonejo. Raymonde registris la soloalbumon Blame Someone Else. Elizabeth Fraser kantis por Massive Attack kaj aperis voĉe je la filmmuziko de La Mastro de l' ringoj: La Kunularo de l' ringo (The Lord of the Rings: The Fellowship of the Ring), kaj onidire nun prilaboras soloalbumon.

Albumoj redakti

  • Garlands (1982)
  • "Lullabies" EP (1982)
  • "Peppermint Pig" EP (1983)
  • Head Over Heels (1983)
  • "Sunburst And Snowblind" EP (1983)
  • "The Spangle Maker" EP (1984)
  • Treasure (1984)
  • "Aikea-Guinea" EP (1985)
  • "Tiny Dynamite" EP (1985)
  • "Echoes In A Shallow Bay" EP (1985)
  • Victorialand (1986)
  • "Love's Easy Tears" EP
  • Blue Bell Knoll (1988)
  • Heaven Or Las Vegas (1990)
  • Four Calendar Cafe (1993)
  • "Twinlights" EP (1995)
  • "Otherness" EP (1995)
  • Milk And Kisses (1996)

Eksteraj ligiloj redakti