Alternativa rokmuziko
Alternativa rokmuziko aŭ simple alternativa roko estas ĝenro de rokmuziko kiu estas parenca de punko. La termino aperis inter 1979-1981 kaj populariĝis en 1992 por priskribi bandojn kiuj ne sekvis la siatempan ĉef-kurenton (tiel nomita 'mainstream').
Alternativa rokmuziko | ||
---|---|---|
Angle | Alternative rock | |
Kulturaj fontoj | Fruaj 1980-aj jaroj en Unuiĝinta Reĝlando kaj Usono | |
Stilaj fontoj | Punk rock, post-punk, hardcore punko, New Wave | |
Tipaj instrumentoj | Elektra gitaro – basgitaro – Drumomaŝino – iam klavaro | |
Subĝenroj | Britpop – College rock – Dream pop – Geek rock – Gothic rock – Grunge – Indie pop – Indie rock – Math rock – Noise pop – Noise rock – Paisley Underground – Post-Britpop – Post-rock – Shoegazing | |
Derivaj ĝenroj | Alternative dance – Alternative hip hop - Alternative metal – Psychobilly – Industrial rock – Madchester – Post-punk revival – Riot Grrrl | |
Rilataj kategorioj | ||
Vidu ankaŭ | Muzikaj grupoj – College radio – Historio – Independent music – Lollapalooza | |




Alternativa rokmuziko estas formita de diversaj subgenroj, kiuj eliris el la indie muzika scenejo ekde la 1980-aj jaroj kaj inkluzivas ekzemple grunge, indie-popo, postpunko, hardkor-punko, gotika roko, rokenrolo. Tamen, plejmulte alternativa muziko ŝuldis al punko, kaj tio preparis bazon por la kreado de subgrunda kaj alternativa muziko en la 1970aj jaroj[1]. Kvankam oni konsideras alternativan muzikon ĉefe kiel rok-muzikon, ĝi ofte havas fortajn influojn de popol-, rege- kaj ĵaz-muziko, inter aliaj.
Notindaj ekzemoloj de alternativaj rokmuzikaj grupoj inkluzivas R.E.M. , Nirvana , Radiohead kaj Oasis, Talking Heads, Sonic Youth, Beck, Bjork, Mão Morta, Sigur Rós aŭ The Pixies.
Eksteraj ligiloj Redakti
(en) All music guide entry for alternative rock
(en) Alternative Rock News (Aktualaĵo pri alternativo roko)
(es) Rock Alternativo
(es) Radiohead Mexico
Noto kaj referencoj Redakti
Tiu ĉi artikolo estas parta traduko de la artikolo Alternative Rock en la vikipedio Simple English, listo de aŭtoroj.
- ↑ (en) Alan di Perna, "Brave Noise,The History of Alternative Rock Guitar". Guitar World, decembro 1995.