Talking Heads (Parolkapoj) estis usona rok-muzika bando formita en 1975 en Novjorko kaj aktiva ĝis 1991.[1] La bando estis formita de David Byrne (voĉo, gitaro), Chris Frantz (drumoj), Tina Weymouth (baso), kaj Jerry Harrison (klavaroj, gitaro). Priskribita de la kritikisto Stephen Thomas Erlewine kiel "unu el la plej kritike laŭditaj bandoj de la 80-aj jaroj",[2] la grupo helpis pioniri en la novonda muziko integrante elementojn de punko, arta roko, funko, kaj monda muziko kun avangardaj nuancoj kaj arde purema bildo.[2]

Talking Heads

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Talking Heads koncertas en El Mocambo en Toronto, Ontario, Kanado. Fotitaj: Harrison (maldekstre) kaj Byrne.
Tina Weymouth ludanta kun Talking Heads, Toronto, 13a de majo, 1978.

Iamaj artostudentoj kiuj aliĝis en la 1970-aj jaroj al la Novjorka punketoso, Talking Heads publikigis sian debutan albumon, Talking Heads: 77, kaj atingis pozitivajn kritikojn en 1977[3]. Ili kunlaboris kun la produktoro Brian Eno en trio de eksperimentaj kaj kritike laŭditaj publikaĵoj: nome More Songs About Buildings and Food (1978), Fear of Music (1979), kaj Remain in Light (1980).[2] Post haltigo, Talking Heads atingis sian komercan pinton en 1983 per la sukceso en Usono de "Burning Down the House" kajk publikigis la koncerta filmon Stop Making Sense, reĝisorita de Jonathan Demme.[2] Ili publikigis kelkajn pliajn albumojn, kiel sia bone-vendita LP Little Creatures (1985), antaŭ disbandiĝi en 1991.[4]

En 2002, Talking Heads estis enmetitaj en la Rock and Roll Hall of Fame. Kvar el iliaj albumoj aperis en la listo de Rolling Stone pri la 500 plej grandaj albumoj el ĉiuj tempoj, kaj tri el iliaj kantoj (nome "Psycho Killer", "Life During Wartime" kaj "Once in a Lifetime") estis inkluditaj inter la 500 kantoj de Rock and Roll Hall of Fame.[5] Talking Heads estis ankaŭ numero 64a en la listo de la televida kanalo VH1 de la "100 plej grandaj artistoj el ĉiuj tempoj".[6] En la ĝisdatigo he 2011 de la "100 plej grandaj artistoj el ĉiuj tempoj" de la gazeto Rolling Stone, ili estis rangigitaj en la numero 100a.[7]

Diskaro redakti

  • Talking Heads: 77 (1977)
  • More Songs About Buildings and Food (1978)
  • Fear of Music (1979)
  • Remain in Light (1980)
  • Speaking in Tongues (1983)
  • Little Creatures (1985)
  • True Stories (1986)
  • Naked (1988)

Referencoj redakti

  1. Talking Heads Rock and Roll Hall of Fame, Alirita la 23an de novembro, 2008
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Erlewine, Stephen Thomas. Talking Heads: Biography. AllMusic. Alirita 27a de aprilo 2014.
  3. . Talking Heads ’77 (en-US) (1977-11-03). Alirita 2019-08-03.
  4. Talking Heads. Encyclopædia Britannica.
  5. Archived copy. Arkivita el la originalo je 17a de marto, 2010. Alirita 12a de januaro, 2008. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-17. Alirita 2019-10-20.
  6. The Greatest – Ep. 215. vh1.com. Alirita 20a de aprilo, 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-10. Alirita 2019-10-20.
  7. 100 Greatest Artists of All Time. Rolling Stone (2011). Arkivita el la originalo je 2016-01-11. Alirita 8a de januaro 2016.