The Decemberists estas usona bando de sendependa roko el Portland, Oregono. La nomo "Decemberists" venas de la malsukcesa Ribelo de Decembranoj kontraŭ la caro Nikolao la 1-a. La tekstoj de iliaj kantoj ofte estas kiel rakontoj. Ekzemple, la teksto de "The Mariner's Revenge Song" (angle La Kanto de Venĝo de la Maristo) de la albumo Picaresque: "Ni estas du maristoj / La solaj travivuloj de niaj ŝipoj / ĉi tie en tio ventro de baleno. / ĝiaj vergetoj estas traboj plafondaj / ĝiaj organoj estas tapiŝo / mi supozas ke ni havas iom da tempon por mortigi." Iliaj kantoj parolas pri rakontoj ĉu kapricaj aŭ epopeajn aŭ vere mallumaj.

The Decemberists
Persona informo
TTT
Retejo http://decemberists.com/
vdr

Ilia sono estas tre originala kaj sendependa, kvankam oni ofte ilin komparas al la bando Neutral Milk Hotel.

La membroj estas:

  • Colin MELOY (komponisto de kantoj, gitaristo, kaj ĉefkantisto)
  • Chris FUNK (gitaristo, kaj ludisto de aliaj instrumentoj)
  • Jenny CONLEE (klavaristo, akordionisto)
  • Nate QUERY (basgitaristo)
  • Petra HADEN (violonisto, kantisto)
  • John MOEN (tamburisto)

Ekzistas ankaŭ kelkaj eksmembroj:

  • Jesse EMERSON (basgitaristo)
  • Ezra HOLBROOK (tamburisto)
  • Rachel BLUMBURG (tamburisto, kantisto)

Jen iliaj albumoj kaj soloj:

  • 5 Songs EP
  • Castaways and Cutouts LP
  • Her Majesty The Decemberists LP
  • The Tain EP
  • Billy Liar CD Single
  • Picaresque LP