Neutral Milk Hotel

Neutral Milk Hotel (angle Neŭtrala Lakta Hotelo) estas usona popularmuzika bando kiu centrigas la kantiston kaj skribiston de kantoj, Jeff Mangum. En la du veraj albumoj de la bando, li kunlaboris kun multaj aliaj muzikistoj: Jeremy Barnes (tamburisto), Scott Spillane (hupisto), Julian Koster (banĵisto) kaj Robert Schneider (produktisto kaj instrumentisto). Pli junaj bandoj kiel The Decemberists kaj The Arcade Fire estas komparataj al Neutral Milk Hotel.

Neutral Milk Hotel
Bazaj informoj
Deveno Usono Georgio, Usono
Ĝenroj Sendependa roko
Psikedela popola muziko
Aktivaj jaroj 1989–1999
2013–2015
Eldoninto The Elephant 6 Recording Company
Merge
Domino Recording Company
Fire
vdr

La du veraj albumoj estas On Avery Island (angle Sur Insulo de Avery) kaj In the Aeroplane Over the Sea (angle En La Aviadilo Super La Maro).

La bando estas de la registra studio Elephant 6 en Athens, Georgio.