Rush estas la kanada progresivroka bando, kiu konsistas el Geddy Lee (basgitaro, voĉo, sinteziloj), Alex Lifeson (gitaro, akompana voĉo) kaj Neil Peart (drumo, perkutinstrumentoj, kantotekstoj). Ĝi formiĝis en 1968 kaj multfoje ŝanĝis la bandanojn, antaŭ ol la nuntempa drumisto Neil Peart alvenis kaj anstataŭigis la originalan drumiston John Rutsey. La grupo ludis en ĉi tiu aro ĝis 2015, kiam Neil Peart anoncis sian emeritiĝon. En 2018 la bando oficiale disfalis.

Alex Lifeson, Geddy Lee kaj Neil Peart

Komence la grupo ludis en la stilo de Led Zeppelin, sed kun la alveno de Peart, ili komencis ludi la pli progresivan muzikon kun neregulaj taktosignoj kaj la riĉa instrumentaro. En la 1980-aj jaroj kun la albumo "Permanent Waves" ili estis influitaj de nova ondo kaj regeo kaj grupoj kiel The Police kaj en la malfruaj 1980-oj de la sintpopo ktp. Tamen, ekde la mez-fruaj 1990-aj jaroj (la albumo "Counterparts") ĝis 2012, ili revenis al ilia pli frua ŝtonroka stilo.

La bando estas konata pro la karakteriza alta "inema" kantstilo de Geddy Lee, kiun oni aŭ amas aŭ malamas. Lia voĉo karakterizas per la vere alta voĉamplekso, ekde baritono, ĝis meza soprano. Oni multfoje komparis la voĉon de Geddy Lee kun la voĉo de Robert Plant. Krom tio, la bando estas konata pro la profesia muzikscipovo de la tri muzikistoj. Ofte oni diras pri ĉi tiu bando "nur la tri muzikistoj, tamen ili sonas kiel orkestro".

Diskaro redakti

Studiaj albumoj redakti

  • Rush (1974)
  • Fly by Night (1975)
  • Caress of Steel (1975)
  • 2112 (1976)
  • A Farewell to Kings (1977)
  • Hemispheres (1978)
  • Permanent Waves (1980)
  • Moving Pictures (1981)
  • Signals (1982)
  • Grace Under Pressure (1984)
  • Power Windows (1985)
  • Hold Your Fire (1987)
  • Presto (1989)
  • Roll the Bones (1991)
  • Counterparts (1993)
  • Test for Echo (1996)
  • Vapor Trails (2002)
  • Feedback (2004)
  • Snakes & Arrows (2007)
  • Clockwork Angels (2012)