Kępno
Kępno estas urbo en la nuna provinco Grandpollando de Pollando. Ĝi estas la administra centro de samnoma komunumo kaj de ankaŭ samnoma distrikto Kępno kaj estas la administra centro de la distrikto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 13 951 loĝantoj sur areo de 7,79 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 791 loĝantoj/km².
Kępno | |||||
germane: Kempen (1138-1918) | |||||
Blazono | |||||
urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Kępna | ||||
Provinco | Grandpollando | ||||
Distrikto | distrikto Kępno | ||||
Komunumo | Komunumo Kępno | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1660 | ||||
Koordinatoj | 51° 17′ N, 17° 59′ O (mapo)51.28333333333317.983333333333Koordinatoj: 51° 17′ N, 17° 59′ O (mapo) | ||||
Areo | 7,7 km² | ||||
Loĝantaro | 13951 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 916,2 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 63-600 | ||||
Telefona antaŭkodo | 62 | ||||
Aŭtokodo | PKE | ||||
TERYT | 4304008034 | ||||
Estro | Piotr Paweł Psikus | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kościuszki 5 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 63-600 | ||||
Telefono de estraro | 62 782-88-02 | ||||
Fakso de estraro | 62 782-88-01 | ||||
Ĝemelaj urboj | (Ĉeĥio) Trutnov (Hungario) Encs | ||||
Komunuma retejo | http://www.um.kepno.pl | ||||
Historio
redaktiLa urbanoj ĝis la fine de la unua mondmilito estis grandparte germanlingvaj, la urbo nomiĝis Kempen kaj ekde 1138 situis en la duklando Silezio, kiu ekde 1335 oficiale apartenis al la Krono de Bohemio kaj la germanlingva Sankta Romia Imperio, kaj ekde 1742 situis en prusia Silezio, do en la Reĝlando Prusio. La 28-an de oktobro 1918 la renovigita Pollando okupis la urbon kaj ĉirkaŭaĵon kaj enmembrigis ĝin en la nove formita Vojvodio Poznań. La germanlingvaj urbanoj estis premitaj foriri, sed ne estis perforte forpelitaj. Perforta kaj kompleta elpelo okazis nur inter 1945 ĝis 1947. En 1948 la urbo konsideriĝis etne pola.
Internacia kunlaboro
redakti- Trutnov, Ĉeĥio
- Encs, Hungario
- Giano dell'Umbria, Italio
Eksteraj ligiloj
redakti- Paĝo de societo "Socjum Kępno i Okolice" okupiĝanta pri historio de distrikto Kępno