Moira SHEARER, origine: Moira KING (naskiĝis la 17-an de januaro, 1926, mortis la 31-an de januaro, 2006) estis brita dancistino kaj aktorino.

Moira Shearer
Persona informo
Moira Shearer
Naskonomo Moira Shearer King
Naskiĝo 17-an de januaro 1926 (1926-01-17)
en Dunfermline
Morto 31-an de januaro 2006 (2006-01-31) (80-jaraĝa)
en Oksfordo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Dunfermline High School, Dunfermline • Bearsden Academy vd
Familio
Patro Harold Charles King vd
Edz(in)o Ludovic Kennedy vd
Infanoj Ailsa Margaret Kennedy • Alastair Charles Coverley Kennedy • Rachel Katherine Kennedy • Fiona Jane Kennedy vd
Profesio
Alia nomo Moira Shearer vd
Okupo baleta dancisto • filmaktoro • televida prezentisto • bibliotekisto vd
Aktiva dum 1948–1987 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Moira Shearer naskiĝis en Dunfermline, Skotlando. Sian junaĝon ŝi pasigis en Skotlando, Anglio kaj en Afriko.

En la jaro 1941 ŝi debutis kiel dancistino en Baleto, kaj en 1942 ŝi dancis en la renoma Londona Sadler's Wells Theatre.

Internacian famon ŝi gajnis en la jaro 1948, kiam ŝi prezentis la ĉefrolon en la baleta filmo The Red Shoes (= La ruĝaj ŝuoj). Turneoj tra Usono kaj Kanado sekvis.

En la jaro 1950 ŝi edziniĝis al la ĵurnalisto Ludovic Kennedy; la paro havis tri filinojn kaj unu filon. En 1953 ŝi retiriĝis de la baleto kaj komencis karieron kiel teatra aktorino. Plian filmrolon ŝi prezentis en Peeping Tom (1960).

En 1972 ŝi gvidis la prezentadon de la Eŭrovido-Kantokonkurso en Edinburgo.

Lastan televidan rolon ŝi transprenis en 1987: In A Simple Man ŝi prezentis la patrinon de L. S. Lowry.

Moira Shearer mortis en Oksfordo.

Eksteraj ligiloj redakti