Sándor PUHALA estas rumania hungara verkisto pri pedagogio, ĵurnalisto. Li naskiĝis Kassa la 18-an de januaro 1882 kaj mortis en Temeŝvaro la 17-an de januaro 1962.

Kariero redakti

Sándor Puhala diplomitiĝis en la Universitato de Budapeŝto pri latina-hungara lingvoj kaj li doktoriĝis pri lingvistiko kaj arthistorio. Li estis ano de societo Arany János Társaság. Li instruis en Újpest, Lugos kaj post la unua mondmilito en Temeŝvaro. Li publikigis plurajn pedagogiajn studaĵojn en Országos Tanáregyleti Közlöny de Budapeŝto, eseojn en Temesvári Hírlap, Temesvarer Zeitung. Li redaktis la gazeton Krassó-Szörényi Lapok, de oktobro 1942 ĝis januaro 1943 li estis respondecredaktoro de Déli Hírlap.

Libro redakti

  • Modern gondolatok a gyermek testi neveléséről (Bp. 1912).

Fonto redakti