La pola koridoro (germane Polnischer Korridor) – konata ankaŭ kiel pomeria aŭ simple koridoro estas origine germanlingva nomigo de la 1920-aj jaroj por areo de la nuna pola vojevodio Pomerio.

Pola koridoro
Historia regiono
koridoro [+]

LandoPollando
- koordinatoj54° 21′ 0″ N, 18° 20′ 0″ O (mapo)54.3518.333333333333Koordinatoj: 54° 21′ 0″ N, 18° 20′ 0″ O (mapo)


Pola koridoro (Tero)
Pola koridoro (Tero)

Pola koridoro (Pollando)
Pola koridoro (Pollando)
DEC
Pola koridoro
Pola koridoro

Map
Pola koridoro
vdr

La koridoro, 32–112 km larĝa tera strio, estiĝis pro la sekvaj kazoj:

  1. Ĝi estis historia pola teritorio (antaŭ la dispartigoj de Pollando-Litovio fine de la 18-a jarcento), loĝata fare de pola plimulto kaj de germana kaj kaŝuba malplimultoj.
  2. la decido kongruis kun la 13-a punkto el la 14 punktoj de Wilson de 1918, laŭ kiu oni devas certigi liberan aliron al la Balta maro por Pollando.
  3. la transdonita teritorio ne entenis la tiutempan urbon Dancigo (germane Danzig, pole Gdańsk), kiu urbo estis tiutempe tute germana urbo kaj kiun oni deklaris urboŝtato libera Urbo Dancigo. Pollando evoluigis kiel alternativon al Danzig la havenurbon Gdynia. Oni certigis por la germanaj kaj alilandaj vojaĝantoj liberan veturon tra la koridoro.

Kritiko de la "koridoro" redakti

En germana konservativisma propagando antaŭ la dua mondmilito oni akcentis tiun ĉi regionon kiel disdividantan Orientan Prusion de la cetero de la Germana Regno. La germanan difinon "koridoro" de polaj teritorioj kritikis en sia parolo la 5-an de majo 1939, dum kunsido de Pola Sejmo tiutempa ministro pri eksterlandaj aferoj Józef Beck, dirante interalie:

«La samaj konsideroj rilatas al komunikado tra nia pomeria vojevodio. Mi substrekas la vorton "pomeria vojevodio". La vorto "koridoro" estas artefarita elpensaĵo, ĉar temas ĉi tie pri pramalnova pola teritorio kun eta procento de germanaj setliĝintoj

Historio redakti

La komencon de la "Danciga koridoro" oni povas vidi en formo de landlimoj de antaŭdisdividita Respubliko de Ambaŭ Nacioj, kiu havis aliron al la maro troviĝanta inter prusaj teritorioj. Sur tiu ĉi teritorio estis en plimulto pola loĝantaro, kaŝuboj (ne deklarantaj unusignife sian nacian apartenecon) kaj naciece miksita popolo. Post la dispartigoj de Pollando la teritorion okupis Reĝlando Prusio.

En Pollando la teritorio estis "pola Pomerio", difinata kiel kuniganta la teritorion de Pollando kun la Balta Maro kaj estanta en la Dua Pola Respubliko: Ĝi estiĝis la 28-an de junio 1919 konforme al la 13-a punkto de la 14 punktoj de Wilson de 1918. Ĝin konsistigis teritorioj de eksaj provincoj de Orienta Prusio (germane Westpreußen) kaj Provinco Poznań (germane Posen), kreitaj de la teritorioj foprenitaj de Pollando flanke de Reĝlando Prusio post dispartigoj de Pollando en la 18-a jarcento. Oficiala transpreno de tiu ĉi teritorio flanke de Pollando okazis la 20-an de januaro 1920.

La 14 punktoj de Wilson senpere koncernis ne nur revenigon de Pollando kiel sendependan ŝtaton, sed ankaŭ aliron al la maro - denove faritan inter germanaj teritorioj. Post la Unua mondmilito, surbaze de Versajla traktato fragmento de antaŭa Pomeria vojevodio estis donita al Pollando kaj konsistigis novan Pomerian vojevodion. La urbo Dancigo ricevis statuson de Libera Urbo Dancigo kaj ne estis ene de la "koridoro". Malprecize reguligita ĝia statuso kaŭzis iom-post-ioman kreskon de la konflikto inter la Dua Pola Respubliko kaj la Germana Regno pri formo kaj limo de kontrolo de ambaŭ ŝtatoj super la urbo.

Politiko de la Vajmara Respubliko de la 1920-aj jaroj strebis anekson de pola Pomerio laŭ internacia arbitracio. La germana registaro proponis ankaŭ neoficiale al Pollando aliron al la maro damaĝe al Litovio (tra la havenurbo Palanga - ne klaras kiel tio povintus funkcii, ĉar la havenurbo Palanga estis sufiĉe for de la Dua Pola Respubliko). Ultimata postulo de Adolf Hitler de oktobro 1938 koncernis transdonon de Danzig kaj estigon de eksterteritoriaj vojoj tra la koridoro al orienta Prusio. Pollando rifuzis la postulojn kaj akiris garantion de la registaroj de Francio kaj Britio kontraŭ la minaco de Adolf Hitler. La pola koridoro estis unu el pretekstoj (Vorwand), kiu eksplodigis la duan mondmilito.

Post kiam Germanio okupis Pollandon (septembro 1939), la pola koridoro, Danzig, Posen kaj aliaj polaj teritorioj transformiĝis al germana gubernio. Post la dua mondmilito la pola koridoro malaperis kaj iĝis parto de Pollando kun Gdansko kaj la suda parto de orienta Prusio. La lokaj germanoj estis forpelitaj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti