Ternopilo
(Alidirektita el Ternopil)
La urbo Ternopilo - ukraine Тернопіль ; pole: Tarnopol - estas la administra centro de la samtitola Ternopila provinco de Ukrainio. La urbo kaj fortreso estis fondita de polo Jan Tarnowski en 1540.
Ternopilo | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 46000-499 [+] | ||
Retpaĝaro | www.rada.te.ua [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 218 653 (2018) [+] | ||
Loĝdenso | 3 706 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 34′ N, 25° 36′ O (mapo)49.56666666666725.6Koordinatoj: 49° 34′ N, 25° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 320 m [+] | ||
Areo | 59 km² (5 900 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Homoj ligitaj kun la urboRedakti
- Kazimierz Ajdukiewicz, pola filozofo kaj logikisto
- Aleksander Brückner, pola profesoro, filologo, slavisto
- Franciszek Kleeberg, pola brigada generalo, lasta komandanto de septembra kampanjo
- Mieczysław Albert Krąpiec, pola dominikano, filozofo, teologo, rektoro
- Kazimierz Michałowski, pola profesoro, arkelologo kaj egiptologo
- Lajos Simonyi, hungara ministro naskiĝis tie
Ĝemelaj urbojRedakti
EsperantoRedakti
En Ternopilo dum 1907 estis eldonita la plej unua Esperanta lernolibro por ukrainoj, kies aŭtoro estis Miĥajlo Jurkiv. De 1980 en la urbo funkcias E-societo "Amikeco", nun renomita kiel "Spinosfloro".
En la urbo kaj la regiono aktivis ukrainiaj esperantistoj Nikolao Kriveckij, Viktor Pajuk.