Malfermi la ĉefan menuon

Lajos Simonyi

Barono Lajos Simonyi [lajoŝ ŝimonji], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Simonyi Lajos estis hungara politikisto, ministro, parlamentano. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis barbácsi kaj vitézvári.

Lajos Simonyi [1] naskiĝis la 13-an de aprilo 1824 en Habsburga Imperio en Galicio en Tarnopol (nuntempa Ternopilo en Ukrainio). Li mortis la 12-an de decembro 1894 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Lajos Simonyi lernis en Kassa, poste ekde 1847 li estis parlamenta deputito. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1848 ĉe Artúr Görgey, tial post la falo li estis kondamnita je malliberejo. Li aktivadis denove en la politiko en 1861. Inter 1875 kaj 1876 li estis ministro pri industrio kaj komerco. En 1878 li havis konflikton kun Kálmán Tisza, tial li retiriĝis plene.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Baloldali értekezlet Aradon (1875)
  • Külön vélemények a vámszerződés…tárgyában (1878)

FontojRedakti