Władysław Jougan

Władysław Alojzy JOUGAN (naskiĝinta la 14-an de majo 1855 en Ternopilo; mortinta en la 21-an de oktobro 1942 en Lvivo, eble en koncentrejo[1]) estis aŭstria kaj pola romkatolika pastro, kanoniko, filologo kaj leksikografo. Eĉ hodiaŭ ofte utiliĝas lia vortaro latina-pola.

Władysław Alojzy Jougan, pastro kaj filologo

Vivo redakti

Post trapaso de la abiturienta ekzameno en la gimnazio ternopila li studis teologion ĝis 1878 ĉe la Lviva Universitato. En la jaro 1888 li doktoriĝis pri teologio.

Ordinacio sacerdota okazis en la 31.7.1878.[2] Li deĵoris i.a. kiel estro de la Lviva teologia seminario kaj predikisto ĉe la Tria Francisko-Jozefo-mezlernejo. En 1901 Jougan habilitiĝis kaj iĝis en 1902 profesoro ĉe la fakultato pri teologio de la Lviva altlernejo. Inter 1906 kaj 1907 li eĉ dekanis; sed en 1908 li retiriĝis. Inter 1908 kaj 1930 li estis konsilisto ĉe la eklezia nupto-tribunalo.

En la jaro 1938 li eldonis en Lvivo vortaron pri la eklezia latino laŭ la modelo de verko de Albert Sleumer kun 27 miloj da vortoj. Tiel ĝi superis la sleumer-aĵon je kvar miloj. Ĝuis la leksikono kvin reimpresojn.

Jougan aktivis ĉe multaj katolikaj organizaĵoj en Lvivo. Li i.a. fondis kaj estris la Societon de la kateĥistoj, estis kunfondinto kaj vicprezidanto de la Societo pri intersacerdota apogado, kuratoro de la pormetiista klubo Skała. Li estis eldonisto kaj artikolverkanto de "Gazeta Kościelna", "Wiadomości Kościelne" kaj "Tygodnik Katolicki". De tempo al tempo li publikigis aferojn (eseojn, recenzojn, raportojn) ĉe "Przegląd Powszechny", "Ateneum Kapłański" kaj "Szkole".

Verkoj (elekto) redakti

  • O nadzorze domowym nad młodzieżą szkolną (1889)
  • W sprawie refomy nauki religii w szkole średniej (1891)
  • Kilka uwag o religijnym wychowaniu młodzieży szkolnej (1892)
  • Historia Kościoła Katolickiego (sesa eldono, 1895–1925)
  • Liturgika (10 eld. 1895–1926)
  • Religia przy egzaminie dojrzałości (1897)
  • Dogmatyka ogólna (1898)
  • Constitutum Constantini: studyum historyczno-egzegetyczne (1899)
  • O kazaniach karcących (1900)
  • Tło homiletyczne w kazaniach Ks. Skargi (1901)
  • Znaczenie Birkowskiego w homiletyce (1901)
  • Dogmatyka szczególowa (3 eld. 1901–1918)
  • Homilie polskie (1902)
  • O kazaniach jubileuszowych polskich (1902)
  • Nauki katechizmowe w Polsce (1903)
  • X. Antoni Węgrzynowicz jako kaznodzieja mariologiczny (1906)
  • X. Prymas Woronicz, I: Życie i pisma Woronicza; II: Woronicz jako homileta (1908)
  • Nasze kazania zbiorowe (1911)
  • Kancelaria parafialna (1912)
  • Edykt mediolański (1913)
  • Wrażenia z pobytu w Pradze (1916)
  • Podręcznik teologii pasterskiej (1917)
  • Kazania rekolekcyjne i pasyjne (1936)
  • Zdrowaś Maria (1937)
  • Pokłosie pastoralne (1938)
  • Słownik kościelny łacińsko-polski (1938)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Liber albus: Martyrologium duchowieństwa — Polska: Jougan, Władysław Alojzy (hejmpaĝo de la Sigismondo-paroĥo de Słomczyn)
  2. Stanisław Łoza: "Czy wiesz kto to jest? Uzupełnienia i sprostowania" - Varsovio 1939, p. 125
  3. [1]