Oranĝa (koloro)

koloro inter ruĝo kaj flavo, simila al tiu de la ŝelo de la frukto oranĝo
(Alidirektita el Oranĝkolora)

Ne konfuzu kun oranĝo (frukto)


#FF6600

Oranĝkolora[1], aŭ oranĝa[1], difinas la komplementan koloron de bluo. El la videbla spektro, tiu koloro rilatas al ondolongoj inter 590 kaj 625 nm. La termino deriviĝas de la frukto oranĝo. Oranĝan koloron oni ekhavas miksante la farbojn ruĝan kaj flavan.

En diversaj kolormodeloj oni reprezentas la oranĝan koloron jene:

  • RVB: R = 1,0; V = 0,5; B = 0,0.
  • CMFN: C = 0,0; M = 0,5; F = 1,0; N = 0,0.
#FF6600

Proksima nuanco estas Orkoloro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Vidu NPIV, paĝo 817, ĉe la kapvorto "oranĝo"

Vidu ankaŭ redakti