Ferdinand Exl

aŭstra aktoro

Ferdinand EXL (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1875 en Insbruko, mortinta la 28-an de oktobro 1942 samloke) estis aŭstra aktoro kaj teatrestro. Li edzinigis la aktorinon Anna Gstöttner kun kiu li havis du filinojn.

memortabulo je vando de gastejo teatreja, "Exl-Bühne" en Wilten

Vivo redakti

Estante filo de poŝtoficisto li trejniĝis kiel librobindisto. Pro entuziasmiĝo porteatra li ekanis ĉe Kamparana teatro de Pradl. Sed lia gusto pri vera aŭtentikeco dum artista valoro igis lin baldaŭ, en 1902, fondi en Wilten propran institucion sub la titolo "Erste Tiroler Bauernspieler-Gesellschaft". La unua teatraĵo enscenigita estis Der Pfarrer von Kirchfeld.

La aktorojn li al si elektis el la laika kantorondo "Deutscher Männergesangsverein Innsbruck". Gravege estis la rekruto de Anna Gstöttner (la posta edzino), de ties fratino Mimi Gstöttner-Auer kaj de la bofrato kaj elstara karaktermimo Eduard Köck kiuj formis la kernon de la aktoraro. Danke al montraj gastadoj en Svislando kaj Germanujo li (re)konatigis verkojn de Ludwig Anzengruber, Franz Kranewitter, Karl Schönherr kaj Richard Billinger. La talenta paro de la Exl-oj regis samnivele komediojn kaj tragediojn, kiel montras la jenaj teatrotitoloj: Volk in Not; Glaube und Heimat; Erde; Die Kreuzelschreiber.

En aŭtuno 1915 Ferdinand Exl fariĝis direktoro de "Innsbrucker Stadttheater" florigonte ĝin sub malfacilaj kondiĉoj. En 1920 li retiriĝis kaj rekoncentriĝis tute pri la propra trupo se ne konsideri estradon inter 1919 kaj 1922 de la de li kreita scenejo "Innsbrucker Kammerspiele". En februaro 1941 li transdonis la gvidon de la teatro "Exl-Bühne" al la filino Ilse. En 1956 la tuto ĉesis.

Honoroj redakti

  • 1942: honora civitaneco insbruka[1]
  • 1962: strato Exlgasse en la insbruka kvartalo Höttinger Au[2]
  • strato nomita por li en Wörgl, Ferdinand-Exl-Straße[3]
  • munto de memortabulo kun busto ĉe la posteula konstruaĵo de la historia Österreichischer Hof en la insbruka kvartalo Wilten kie okazis grava premiero en 1902.[4]

Filmigoj redakti

  • 1913: Die Todesbraut
  • 1921: Glaube und Heimat
  • 1928: Kaiserjäger
  • 1940: Der Feuerteufel
  • 1941: Der Meineidbauer

Fonto redakti

  • Doublier, Gertrud, "Exl, Ferdinand". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 4 (1959), p. 698 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Stadt Innsbruck: Ehrenbürger (PDF; 216 kB)
  2. Neubenennungen von Gassen und Wegen in der Höttinger Au. Ĉe: Amtsblatt der Landeshauptstadt Innsbruck, nr. 9, September 1962, p. 4 (interrete)
  3. Ferdinand-Exl-Straße, Kultur Wörgl
  4. Tiroler Kunstkataster