Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la Irlanda Respublika Armeo. Por informoj pri Internacia Radio-Asocio, vidu la artikolon Internacia Radio-Asocio.

La Irlanda Respublikana Armeo ( irlande: Óglaigh na hÉireann; IRA (angle [aj ar ej], mallongigo de "Irish Republican Army" (ankaŭ konata kiel la Irlanda Rezisto), estas nomo kiu unuigas ene de ĝi kelkajn naciismajn organizojn kies ambicio estis unuigi partojn de Irlando sub sendependa irlanda regado.

Irlanda Respublikana Armeo
Óglaigh na hÉireann
kvazaŭmilitistaro
Lando  Irlando
Fondiĝo 1919
vdr
IRA
kvazaŭmilitistaro
Komenco 1917 vd
vdr
La lasta, subskriba paĝo de la Angla-Irlanda Traktato (1921)

La IRA komence laboris por irlanda sendependeco, kiel neregula armeo luktinta kontraŭ la brita armeo por la sendependiĝo de Respubliko de Irlando. Ĝi estis kreita de la irlanda parlamento Dáil Éireann en 1919 kaj ofte estas nomata "malnova IRA". Pli postaj grupoj samnomaj kutime pretendas esti (la) legitima posteula organizo de ĝi.

Post kiam la sendependiĝo estis atingita la rezistmovado kontraŭbatalis britan regon en Nord-Irlando, kaj agis kontraŭ ĝi kaj per politikaj rimedoj sed ankaŭ per perfortaj rimedoj kiel ekzemple gerilmilito kaj teroristaj agoj kontraŭ britaj civitanoj kaj institucioj. La Irlanda Respublikana Armeo renkontis ideologian rifton dufoje, en 1922 kiel rezulto de la Anglo-Irlanda-Traktato, kaj en 1969, kiel rezulto de konfrontiĝo inter du sub-rezistmovadoj.

Dum julio 2005 la IRA emisiis publikan proklamon ke la milito estis finita kaj ke ĉiuj frakcioj devus demeti siajn armilojn kaj detrui la armilprovizojn en sia posedo. La mortnombro dum la periodo de "Tumultoj" (1969-1998) de armitaj Respublikanaj organizoj, gviditaj fare de frakcio de la IRA nomita la Provizora IRA estas taksita je pli ol 2,000.

Hodiaŭ ekzistas diversajn paramilitecajn grupojn kiu utiligas aŭ utiligis la nomo Irlandana Respublikana Armeo kaj pledas por unu suvereneca ŝtato kaj sendependa koncerne al Unuiĝinta Reĝlando, enhavante la tutan irlandan insulon, inkludante la Norda Parto.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti