Nordirlanda konflikto

religia-politika konflikto (1969–1998) en Nord-Irlando, inter Katolikoj-uniistoj (kiuj volis resti kiel parto de la Unuiĝinta Reĝlando de Britio kaj Nord-Irlando) kaj Protestantoj-respublikistoj (kiuj volis iĝi parto de Respubliko Irlando)

The Troubles (La Problemoj, irlande Na Trioblóidí) estis etna-naciisma[1][2][3][4] periodo de konflikto en Norda Irlando kiu daŭris ĉirkaŭ 30 jarojn el finaj 1960-aj ĝis finaj 1990-aj jaroj.[5] Konata internacie kiel la Nordirlanda konflikto,[6][7][8][9] ĝi estis foje priskribita kiel "neregula milito"[10][11][12] aŭ "malaltnivela milito".[13][14][15] La konflikto startis fine de la 1960-aj jaroj kaj estas kutime konsiderata finita per la Interkonsento de Sankta Vendredo de 1998.[16][17][18][19][20] Kvankam la konflikto okazis ĉefe en Norda Irlando, foje la violento venis al partoj de la Respubliko Irlando, Anglio, kaj al Kontinenta Eŭropo.

La Irish National Liberation Army ekoperacis meze de la 1970-aj jaroj.

La konflikto estis ĉefe politika kaj naciisma, nutrita de historiaj okazaĵoj.[21] Ĝi havis ankaŭ etnansektisman dimension,[22] sed spite la uzadon de la terminoj Protestanto kaj Katoliko por referenci al ambaŭ flankoj, temas plie pri kultur-politika ol pri religia konflikto.[1][23] Kerna afero estis la konstitucia statuso de Norda Irlando. Uniistoj, kiuj estis ĉefe protestantoj, deziris, ke Norda Irlando restu ene de Unuiĝinta Reĝlando. Irlandaj naciistoj, kiuj estis ĉefe katolikoj, ke Norda Irlando forlasu la Unuiĝintan Reĝlandon kaj aliĝu al Unuiĝinta Irlando.

Britarmeo Land Rover patrolante en Suda Belfasto (1981).

La konflikto startis dum kampanjo fare de la Nordirlanda Asocio por Civilaj Rajtoj por finigi diskriminacion kontraŭ la katolik/naciisma granda minoritato fare de la protestant/uniisma registaro de Norda Irlando kaj de la nordirlanda polico "Royal Ulster Constabulary" (RUC).[24][25] La aŭtoritatoj klopodis subpremadi la protestokampanjon pere de polica brutaleco; krome la kampanjantoj trafis ankaŭ violenton el ulsteraj "fideluloj", kiuj konsideris ilin kiel irlanda respublikana fronto. Pliiĝantaj tensioj kondukis al gravaj violentaj tumultoj en Aŭgusto 1969 kaj al la "Operaco Banner" kiu konsistis en deplojo de la Brita Armeo, en tio kio finfine iĝis la plej longdaŭra operaco de la Brita Armeo.[26] Oni konstruis "Pacmurojn" en kelkaj areoj por teni la du komunumojn aparte. Kelkaj katolikoj dekomence bonvenigis la Britan Armeon kiel pli neŭtrala forto ol la RUC, sed tuj ĝi estis vidita kiel partia kaj malamika, partikulare post la Sanga dimanĉo en 1972.[27]

Respublikana murpentraĵo en Belfast rememoranta la malsatstrikojn de 1981.

La ĉefaj partoprenantoj en la konflikto estis respublikanaj paramilitistoj kiel tiuj de la Provizora irlanda respublika armeo (IRA) kaj de la Irlanda Naciliberiga Armeo (INLA); fidelaj paramilitistoj kiel tiuj de la Ulstera Volontula Forto (UVF) kaj de la Ulstera Defendasocio (UDA); britaj ŝtataj sekurecfortoj — nome la Brita Armeo kaj la RUC; kaj politikaj aktivuloj kaj politikistoj. La sekurecfortoj de la Respubliko Irlando ludis pli malgrandan rolon. Respublikanaj paramilitistoj faris kampanjon de gerilo kontraŭ la britaj sekurecfortoj same kiel bombokampanjon kontraŭ infrastrukturaj, komercaj kaj politikaj celojs. Fideluloj celis respublikan/naciistojn kaj atakis la pli grandajn katolikajn komunumojn en tio kion ili priskribis kiel reprezalio. Foje, estis ekaperoj de sektisma violento frap-frape, same kiel inter paramilitistaj grupoj "of the same stripe" (teorie de la sama flanko). La britaj sekurecfortoj entrepenis rolon kaj de policado kaj de kontraŭ-insurekcio, ĉefe kontraŭ respublikanoj, kavankam estis ankaŭ pli malforta frontado al la fidelaj paramilitistoj. La konflikto inkludis ankaŭ nombrajn tumultojn, amasprotestojn kaj agojn de civila malobeo, kiuj kondukis al pliiĝanta segregacio kaj al kreado de portempaj areoj al kiuj prefere ne-iru.

Pli ol 3 500 personoj mortis en la konflikto, el kiuj 52% estis civiluloj, 32% estis membroj de la britaj sekurecfortoj kaj 16% estis membroj de la paramilitistaj grupoj.[28] Estis ankaŭ sporada violento ekde la subskribo de la Interkonsento de Sankta Vendredo en 1998, inklude punatakojn[29] kaj kampanjo fare de disidentaj respublikanoj cele al Unuiĝinta Irlando.[17][19][30]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Mitchell, Claire. (2013) Religion, Identity and Politics in Northern Ireland. Ashgate Publishing. “The most popular school of thought on religion is encapsulated in McGarry and O'Leary's Explaining Northern Ireland (1995), and it is echoed by Coulter (1999) and Clayton (1998). The central argument is that religion is an ethnic marker, but that it is not generally politically relevant in and of itself. Instead, ethnonationalism lies at the root of the conflict. Hayes and McAllister (1999a) point out that this represents something of an academic consensus.”.
  2. John McGarry & Brendan O'Leary. (15a de Junio 1995) Explaining Northern Ireland. Wiley-Blackwell. ISBN 978-0-631-18349-5.
  3. (28a de Januaro 1994) Dermot Keogh: Northern Ireland and the Politics of Reconciliation. Cambridge University Press, p. [htt://archive.org/details/isbn_9780521459334/e/55 55–59]. ISBN 978-0-521-45933-4.
  4. John CoakleyEthnic Conflict and the Two-State Solution: The Irish Experience of Partition. Arkivita el la originalo je 29a de Februaro 2012. Alirita 15a de Februaro 2009. “...these attitudes are not rooted particularly in religious belief, but rather in underlying ethnonational identity patterns.”.
  5. What You Need to Know About The Troubles (angle). Alirita 2020-12-31.
  6. Glossary of Terms on Northern Ireland Conflict. Conflict Archive on the Internet. Ulster University. “The term 'the Troubles' is a euphemism used by people in Ireland for the present conflict. The term has been used before to describe other periods of Irish history. On the CAIN web site the terms 'Northern Ireland conflict' and 'the Troubles', are used interchangeably.”.
  7. McEvoy, Joanne. (2008) The politics of Northern Ireland. Edinburgh: Edinburgh University Press. ISBN 978-0-7486-2501-7. OCLC 232570935. “The Northern Ireland conflict, known locally as 'the Troubles', endured for three decades and claimed the lives of more than 3,500 people.”.
  8. McKittrick, David. (2001) Making Sense of the Troubles: A History of the Northern Ireland Conflict. Penguin Books. ISBN 978-0-14-100305-4.
  9. Edwards, Aaron. (2012) The Northern Ireland Conflict: A Beginner's Guide. Oneworld Publications. ISBN 978-1-78074-171-0.
  10. Lesley-Dixon, Kenneth. (2018) Northern Ireland: The Troubles: From The Provos to The Det. Pen and Sword Books, p. 13.
  11. Schaeffer, Robert. (1999) Severed States: Dilemmas of Democracy in a Divided World. Rowman & Littlefield, p. 152.
  12. "Special Branch officer's insider view of Northern Ireland's 'secret war'", The News Letter, Johnston Publishing (NI), 12a de Novembro 2016.
  13. "Who Won The War? Revisiting NI on 20th anniversary of ceasefires", BBC News, 26a de Septembro 2014.
  14. "Troubles 'not war' motion passed", BBC, 18a de Februaro 2008.
  15. Hennessey, Thomas. (2001) The Northern Ireland peace process: ending the troubles?. Palgrave Macmillan, p. [htt://archive.org/details/northernireland0henn/e/48 48]. ISBN 978-0-312-23949-7.
  16. Aughey, Arthur (2005). The Politics of Northern Ireland: Beyond the Belfast Agreement. London New York: Routledge. p. 7. ISBN 978-0-415-32788-6. OCLC 55962335.
  17. 17,0 17,1 Holland, Jack (Aŭgusto 1999). Hope Against History: The Course of Conflict in Northern Ireland. Henry Holt and Company. p. 221. ISBN 978-0-8050-6087-4. "The troubles were over, but the killing continued. Some of the heirs to Ireland's violent traditions refused to give up their inheritance."
  18. Gillespie, Gordon. (Novembro 2007) Historical Dictionary of the Northern Ireland Conflict. Scarecrow Press. ISBN 978-0-8108-5583-0.
  19. 19,0 19,1 Elliott, Marianne. (2007) The Long Road to Peace in Northern Ireland: Peace Lectures from the Institute of Irish Studies at Liverpool University, 2‑a eldono, Liverpool University Press, p. 2, 188. ISBN 978-1-84631-065-2.
  20. Goodspeed, Michael. (2002) When Reason Fails: Portraits of Armies at War : America, Britain, Israel, and the Future. Greenwood Publishing Group, p. 44, 61. ISBN 0-275-97378-6.
  21. English, Richard. (1a de Januaro 2005) Armed Struggle: The History of the IRA (angle). Oxford University Press. ISBN 978-0-19-517753-4.
  22. Storey, Michael L.. (2004) Representing the Troubles in Irish Short Fiction. The Catholic University of America Press. ISBN 978-0-8132-1366-8.
  23. Richard Jenkins. (1997) Rethinking Ethnicity: Arguments and Explorations. SAGE Publications. “It should, I think, be apparent that the Northern Irish conflict is not a religious conflict... Although religion has a place—and indeed an important one—in the repertoire of conflict in Northern Ireland, the majority of participants see the situation as primarily concerned with matters of politics and nationalism, not religion. And there is no reason to disagree with them.”.
  24. Richard English. The State: Historical and Political Dimensions, Charles Townshend, 1998, Routledge, p. 96; (ISBN 0-415-15477-4).
  25. Dominic Bryan. Orange Parades: The Politics of Ritual, Tradition and Control, Pluto Press (2000), p. 94; (ISBN 0-7453-1413-9).
  26. "The Troubles: How 1969 violence led to Army's longest campaign". BBC News, 14a de Aŭgusto 2019.
  27. Operation Banner, alphahistory.com. Alirita la 18an de Junio 2016.
  28. Sutton, Malcolm. "Sutton Index of Deaths". Conflict Archive on the Internet. Alirita la 11an de Majo 2021.
  29. "Northern Ireland: Eighty-one 'punishment attacks' in past year", The Irish Times, 5a de Aŭgusto 2019. (angle)
  30. Draft List of Deaths Related to the Conflict (2003–present). Alirita 31a de Julio 2008.