Irlanda Naciliberiga Armeo

La Irlanda Naciliberiga Armeo (angle Irish National Liberation Army (INLA), irlande Arm Saoirse Náisiúnta na hÉireann)[1] estas irlanda respublikana socialisma paramilitisma grupo formita en la 10a de Decembro 1974, dum la epoko nomita "the Troubles". Ili celis apartigi la teritorion de Norda Irlando for el la Unuiĝinta Reĝlando kaj krei socialisman respublikon enhavanta la tutan Irlandon. Ĝi estas la paramilitisma alo de la Irlanda Respublikana Socialisma Partio (IRSP).

Irlanda Naciliberiga Armeo
flago
La Irish National Liberation Army ekoperacis meze de la 1970-aj jaroj.
La Irish National Liberation Army ekoperacis meze de la 1970-aj jaroj.
kvazaŭmilitistaro
Komenco 1974 vd
Fino 11-a de oktobro 2009 vd
Lando(j) IrlandoNord-Irlando vd
vdr

La INLA estis fondita de iamaj membroj de la Oficiala Irlanda Respublika Armeo kiu opoziciis la batalĉeson de la grupo. Ĝi estis dekomence konata kiel "Popola Liberiga Armeo" aŭ "Popola Respublika Armeo". La INLA entreprenis paramilitistan kampanjon kontraŭ la Brita Armeo kaj la polico "Royal Ulster Constabulary" (RUC) en Norda Irlando. Ĝi estis aktiva je malpli etendo ankaŭ en la Respubliko Irlando, Granda Britio kaj kontinenta Eŭropo.[2]

Notoj redakti

  1. INLA memorial (Carlton Court, Strabane), Conflict Archive on the Internet.
  2. Pearlstein, Richard M.. (3a de Junio, 2009) Fatal Future?: Transnational Terrorism and the New Global Disorder. University of Texas Press. ISBN 9780292774179.

Fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti