Malfermi la ĉefan menuon

La Angl-Irlanda Traktato (en angla Anglo-Irish Treaty kaj irlande An Conradh Angla-Éireannach), ofte konata simple kiel The Treaty (La Traktato) kaj oficiale Articles of Agreement for a Treaty Between Great Britain and Ireland, estis interkonsento inter la registaro de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando kaj reprezentantoj de la Irlanda Respubliko kiu finigis la konfliktojn de la Irlanda Milito de Sendependeco.[1] Ĝi havigis bazon por la establigo de la Irlanda Libera Ŝtato post unu jaro de mem-rega dominio ene de la "komunumo de nacioj konata kiel Brita Imperio", statuso kiu estis "la sama de la Dominio de Kanado". Ĝi havigis bazon ankaŭ por la ento Norda Irlando, kiu estis kreita pere de la Leĝo "Government of Ireland Act 1920".

La interkonsento estis subskribita en Londono la 6an de Decembro 1921, fare de reprezentantoj de la Brita registaro (inter kiuj Ĉefministro David Lloyd George, kiu estis estro de la Britaj delegitoj) kaj de reprezentantoj de la Irlanda Respubliko kiel Michael Collins kaj Arthur Griffith. La Irlandaj reprezentantoj havis tutpovan statuson (negocistoj rajtigitaj por subskribi traktaton sen referenco al superuloj) agante je la konto de la Irlanda Respubliko, kvankam la Brita registaro ne agnoskis tiun statuson. Kiel postulite de ties propraj terminoj, la interkonsento estis ratifita de "kunsido" de membroj elektitaj por sidi en la Ĉambro de Komunuloj de Suda Irlando kaj [aparte] de la Brita Parlamento. Fakte, la irlanda parlamento Dáil Éireann (nome la leĝofara asembleo por la de facto Irlanda Respubliko) unue debatis kaj poste ratifis la traktaton; membroj tamen poste pluigis kun la "kunsido". Kvankam la traktato estis ratifita pro malmulto, la malkonsento pria kondukis al la Irlanda Enlanda Milito, kie venkis la pro-traktata flanko.

NotojRedakti