Irlanda Enlanda Milito

milito

La Irlanda Enlanda Milito (en angla Irish Civil War kaj irlande Cogadh Cathartha na hÉireann; 28a de Junio 1922 – 24a de Majo 1923)[1] estis interna konflikto (enlanda milito) kiu rezultis el la Irlanda Milito de Sendependeco kaj akompanis la establon de la Irlanda Libera Ŝtato, nome ento sendependa el la Unuiĝinta Reĝlando sed ene de la Brita Imperio.

Soldatoj kun milit-prizonulo.

Tiu enlanda milito okazis inter du kontraŭaj grupoj, nome irlandaj respublikistoj kaj la irlandaj naciistoj, opoziciantaj pri la akcepto de la Angl-Irlanda Traktato. La fortoj de la Provizora Registaro de la Irlanda Libera Ŝtato (kiu iĝos la Libera Ŝtato en Decembro 1922) subtenis la Traktaton, dum la respublikisma opozicio konsideris tion kiel perfido de la Irlanda Respubliko (kiu estis proklamita dum la Paska Ribelo). Multaj el la luktantoj de ambaŭ flankoj estis estintaj membroj de la Irlanda Respublika Armeo (1917–22) (IRA) dum la Milito de Sendependeco.

En la Enlanda Milito venkis la fortoj de la Libera Ŝtato, kiuj profitis la gravajn kvantojn de armiloj havigitaj de la Brita registaro. Tiu konflikto okazigis pli da mortoj ol la propra Milito de Sendependeco kiu okazis antaŭe, kaj lasis la irlandan socion dividita kaj amarigita por generacioj. Nuntempe du el la ĉefaj politikaj partioj de la Respubliko Irlando, nome Fianna Fáil kaj Fine Gael, estas rektaj posteuloj de la kontraŭaj flankoj de la enlanda milito.[2]

Notoj redakti