Traktato de Nerĉinsko

La Traktato de Nerĉinsko, subskribita la 27an de aŭgusto 1689, estis la unua traktato subskribita de Ĉinio kun eŭropa potenco, tiuokaze kun la Rusa Imperio. La traktato limigis oficiale la landlimojn inter Ĉinio kaj Rusio kaj finigis serion de konfliktoj inter la ĉinaj trupoj kantonmentigitaj en Manĉurio kaj diversaj kolonioj rusaj kiel Albazino kaj Nerĉinsko, loĝataj plejparte de rusaj kozakoj kaj tungusoj.

La traktato.

Pere de tiu traktato, Rusio rezignis ajnan postulon pri la regiono de la regiono de la rivero Amuro, kiu ĝis tiam estis ĝia elirejo al la Oĥotska Maro, kaj rekonis la limojn de sia imperio en la montaro Stanovoj kaj la rivero Arguno. Sekve, Albazin, kiu restis en ĉina teritorio, estis detruita kaj forlasita. Petro la Granda akiris kompense daŭran pacon kun la imperiestro Kangksi kaj ties posteuloj, krom privilegiajn komercajn rilatojn kun la Imperio Qing.

Rusoj kaj ĉinoj renkontiĝis en Nerĉinsko kaj fanfaronis pri la disvolvigo de siaj respektivaj imperioj kaj de siaj riĉoj, por impresigi sian rivalon. Tamen, kiam komenciĝis la negocado venis la lingva problemo: nek la rusoj parolis la ĉinan, nek la ĉinoj parolis la rusan.

Por solvi tiun problemon, la ĉinaj ambasadoroj alvokis du jezuitajn misiistojn nome Tomás Pereira kaj Jean-François Gerbillon, respektive el Portugalio kaj Francio. Ambaŭ jezuitoj estis misiistoj en Pekino, kaj la ĉinaj ambasadoroj supozis, ke tiuj okcidentanoj povus esti utilaj por la negocado kun la rusoj. Pereira kaj Gerbillon prave peris kaj helpis la interkonsenton por faciligi la subskribon de la traktato. Sed ankaŭ ili ne parolis la rusan; feliĉe kun la rusaj diplomatoj veturis germano kiu parolis kaj la rusan kaj latinon, dum la jezuitoj parolis kaj la latinan kaj ĉinan, kaj tiele eblis la interkomprenon kaj la negocadon. Rezulte el tio, la Traktato de Nerĉinsko estis verkita en manĉura, rusa kaj latino.