Sebastian Kurz

aŭstra politikisto

Sebastian KURZ [kurc] (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1986 en Vieno) estas aŭstra politikisto. En la 18-a de decembro 2017 li ekestis federacia kanceliero de Aŭstrio.[1] En la 27.5.2019 li suferis mocion de demisio pro skandaloj prividea koncerne la vickancelieron Heinz-Christian Strache kaj unu tagon poste li malekkancelieris.[2] Posteuloj provizoraj liaj estis Hartwig Löger kaj Brigitte Bierlein ĝis la reestiĝo kanceliera propra en la 7.1.2020.[3] La 9-an de oktobro 2021 li demisiis pro riproĉo de subaĉetado kaj proponis Alexander Schallenberg kiel posteulon.[4] En la 2.12.2021 li deklaris kompletan retiriĝon el politiko.[5]

Sebastian Kurz
federacia kanceliero de Aŭstrio
Persona informo
Sebastian Kurz
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1986 (1986-08-27) (37-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj aŭstra-germanagermanaangla vd
Loĝloko Vieno vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater GRG 12 Erlgasse • fakultato pri juro, Universitato de Vieno • Universitato de Vieno vd
Partio Aŭstria Popola Partio vd
Subskribo Sebastian Kurz
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politikistodiplomato • entreprenisto • politiko vd
Aktiva en Vieno vd
En TTT Oficiala retejo vd
federacia kanceliero de Aŭstrio
Dum 20172019
Antaŭulo Christian Kern
Sekvanto Hartwig Löger
2-a periodo
Dum 20202021
Antaŭulo Brigitte Bierlein
Sekvanto Alexander Schallenberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Post abiturienta ekzameno pasigita en 2004 ĉe Gymnasium Erlgasse (Vieno) kaj soldata servo (ĝis 2005) li iĝis landa ĉefo de la Junulara frakcio de ÖVP inter 2008 kaj 2011. Ekde 2009 li estis federacia estro. Deputito ĉe la parlamento landa de Vieno kaj membro de la viena komunuma konsilantaro li estis en 2010-2011. Deputito ĉe Nacia Konsilio li iĝis en la 29.10.2013 (ĝis 16.12.2013). En la 1.3.2014 li iĝis ministro pri Eŭropaj aferoj, integrigo kaj eksteraj aferoj. Federacia ministro pri eŭropaj kaj internaciaj aferoj li estis estinta inter la 16.12.2013 kaj la 28.2.1014. Antaŭe li deĵoris kiel ŝtata sekretario en la Ministerio pri internaj aferoj. La vickancelierecon tamen transprenis je la volo de Kurz en la 17.5.2017 Wolfgang Brandstetter[6].

Ekde la 7.1.2020 li formis la duan kabineton; unu ministro lia estas ekde januaro 2021 la ekonomikisto Martin Kocher.

Fonto redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti